Kaino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 20: Linio 20:


Kaino foriris al la lando "Nod",
Kaino foriris al la lando "Nod",
kiu situis "oriente de [[Eden]]",
kiu situis "oriente de [[Edeno]]",
kaj per tio metis la bazon por [[holivudo|holivuda]] filmo.
kaj per tio metis la bazon por [[holivudo|holivuda]] filmo.



Kiel registrite je 08:42, 12 maj. 2005

Kaino kai Habelo

Kaino (hebree קין "posedo") laŭ Genezo (Biblio) estis la unua filo de Adamo kaj Evo.

Li estis terkultivisto. Pro tio laŭ ĉapitro 4 de Genezo li koleriĝis, kiam li oferis al Dio el siaj fruktoj kaj vidis ilin neakceptataj, dum la unuenaskitaj ŝafoj kaj la ŝafa grasaĵo de lia frato Habelo estis akceptitaj. Koleriĝinte li mortbatis Habelon kaj estis la unua mortiginto de la juda-kristana mitologio.

Tamen Dio faris sur li "signon" por marki lin, kaj minacis al tiu, kiu mortigos Kainon, "sepoblan punon". En kelkaj kulturoj oni nomas rekonilon de krimeco "kaina marko".

Kaino foriris al la lando "Nod", kiu situis "oriente de Edeno", kaj per tio metis la bazon por holivuda filmo.

Inter la idoj de Kaino estas Jubalo, harpisto kaj flutisto (muzikisto), Tubal-Kaino, forĝisto, kaj Jabalo, paŝtisto.