Marianoj: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Umberto (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 18:43, 20 apr. 2005
La Marianoj aŭ Marianaj Insuloj estas ĉeno da iamaj vulkanoj en suda Pacifiko, proksikume sur la 146-a orienta longitudo kaj inter 13° kaj 21° de norda latitudo. Geografie ili apartenas al Mikronezio. Oriente kaj sude de ĝi situas la Mariana Fosaĵo.
Politike ili dividiĝas en du partojn:
- Gvamo, la plej granda kaj plej suda insulo, estas ne-enkorpigita usona teritorio.
- Nord-Marianoj, kiuj kune estas iom malpli grandaj ol Gvamo, estas en unio (angle: commonwealth) kun Usono, same kiel Porto-Riko