Kuraĝo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cs, da, fi, ia, it, ja, ru, sk, uk, vls, zh forigo de: es modifo de: de, pt
Synthebot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: simple:Courage
Linio 36: Linio 36:
[[pt:Coragem]]
[[pt:Coragem]]
[[ru:Доблесть]]
[[ru:Доблесть]]
[[simple:Courage]]
[[sk:Odvážnosť]]
[[sk:Odvážnosť]]
[[sv:Mod]]
[[sv:Mod]]

Kiel registrite je 08:26, 11 dec. 2008

Kuraĝo estas homa sinteno, nome la kapablo konservi memregadon kaj celkonforman agemon konfronte al danĝero, malhelpomalfacilaĵo. Antonimoj estas timo, poltroneco.

La adjektivo estas kuraĝa, similsencaj estas: brava, maltima, aŭdaca, heroa. Vidu ankaŭ: nobla.[1]

Lingvaj ekzemploj Zamenhofaj pri la vortuzado:

kuraĝa maristo, konduto; kuraĝa mieno antaŭ propra kameno[2]; kuraĝe bataliZ; vi povas kuraĝe skribi al li kun la certeco, ke li vin komprenosZ; kiu kuraĝe aliras, facile akiras[3]; post la fino de la batalo estas multe da kuraĝulojZ.

Kuraĝa ago estas pripensita de la intelekto kaj decidita de la volo; maltima aŭ aŭdaca ago povas esti senpripensa, eventuale malprudenta efiko de memfidemo aŭ de individua temperamento. Kuraĝo estas virto kaj laŭdinda kvalito; maltimo aŭ aŭdaco povas esti troa aŭ mallaŭdinda eco. Ankaŭ kelkaj sportoj postulas kuraĝon (ekz-e grimpado).

Fontoj

  1. laŭ ReVo
  2. L. L. Zamenhof; C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta, Stafeto, La Laguna, 1974. ISBN: 400-7609-6
  3. L. L. Zamenhof; C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta, Stafeto, La Laguna, 1974. ISBN: 400-7609-6