Vikipedio:Ĝermo: Malsamoj inter versioj
Redaktado diversa |
|||
Linio 1: | Linio 1: | ||
En Vikipedio, '''Ĝermo''' estas artikolo |
En Vikipedio, '''Ĝermo''' estas mallonga artikolo de ĉ. tri frazoj, unu interna ligilo, unu kategorio (kaj eble ligo al alia lingvo). Ĝi ne jam enhavas sufiĉan informon por esti konsiderata kiel vera artikolo. La komunumo kredas, ke ĝermoj estas indaj kaj valoraj. La ĝermo-fazo estas ofte la unua ŝtupo, kiun artikolo trairas en la vojo al plena artikolo. |
||
'''[[Vikipedio:Ĝermo#Ĝermeto|Ĝermeto]]''' estas artikolo eĉ pli mallonga ol ĝermo, do ekzemple kun nur unu frazo, sen ligilo kaj sen kategorio. |
|||
==Identigado de ĝermo== |
==Identigado de ĝermo== |
||
⚫ | Ĝermo estas ja artikolo kiu estas verŝajne tro mallonga, sed ne tro mallonga esti senutila. Ĝenerale, ĝi minimume |
||
⚫ | Ĝermo estas ja artikolo, kiu estas verŝajne tro mallonga, sed ne tro mallonga por esti senutila. Ĝenerale, ĝi minimume estu sufiĉe longa por difini la titolon de la artikolo. Ĉi tiu norme bezonas tri mallongajn frazojn kun minimume unu vikipedia ligilo, eble unu ekstera ligilo, kaj ĝi estu enmetita en unu kategorion entenantan pli ol unu ero. Rimarku, ke pli longa artikolo povas esti ĝermo, se la temo estas kompleksega; aliflanke, mallonga artikolo pri temo kun mallarĝa amplekso eble ne estas ĝermo. Grandaj artikoloj, kiuj bezonas redaktadon, kutime ne estas ĝermoj. <!-- Pri angla {{expansion}} ŝablono? --> |
||
⚫ | |||
⚫ | Skribinte aŭ trovinte mallongan artikolon, la redaktanto povas aldoni |
||
== Ĉu ĝermo aŭ ne? == |
|||
⚫ | |||
Multaj vikipedianoj kredas, ke ĉiu artikolo nepre estu pli longa ol la priskribita kvanto; aliaj opinias, ke (almenaŭ en la nuna fazo) kelkaj temoj ne meritas pli da teksto kaj ke sekve ne indas uzi tempon por plilongigi la koncernajn artikolojn. Sekve la unua grupo de vikipedianoj metas ''ĝermo''-etikedon al tiaj artikoloj, dum la dua grupo konsideras la artikolojn jam sufiĉe grandaj por tiel resti. |
|||
⚫ | |||
⚫ | Skribinte aŭ trovinte mallongan artikolon, la redaktanto povas aldoni ĝermo-ŝablonon, kiu markas artikolon kiel ĝermon. Laŭ konvencio ĉi tiuj ĝermo-ŝablonoj aperu malsupre en la artikolo. La ĝermo-ŝablono enhavas du partojn: unue mallongan mesaĝon, ke tiu artikolo estas ĝermo kaj kiu kuraĝigas redaktantojn pligrandigi ĝin. Due ĝi enhavas ligilon al kategorio kun aliaj ĝermoj de rilataj temoj. |
||
⚫ | |||
Nun ekzistas jenaj subkategorioj de ĝermoj: |
Nun ekzistas jenaj subkategorioj de ĝermoj: |
||
Linio 29: | Linio 37: | ||
==Ĝermeto== |
==Ĝermeto== |
||
⚫ | |||
⚫ | Ĝermo-artikolo ideale enhavas minimume tri kompletajn frazojn, unu ligilon kaj kategorion. Ĉi tiu regulo ne estas malmola regulo, sed "nobla celo". Ekzistas iuj artikoloj enhavantaj mallongajn difinojn aŭ subĝerman informon. Ĉi tiuj artikoloj ne estas forigendaj, sed oni identigu kaj kreskigu ilin. La ŝablono '''{{Ŝablono|Ĝermeto}}''' identigos ĉi tiujn artikolojn kaj la kategorio [[:Kategorio:Ĝermetoj]] montros ilin. Oni esperas, ke iuj bonvolos plibonigi artikolojn en ĉi tiu kategorio almenaŭ al la nivelo de ĝermoj. |
||
⚫ | |||
Multaj vikipedianoj konsideras, ke ne indas krei ĝermetojn, sed oni prefere komencu artikolon almenaŭ per la esencaj eroj (tri frazoj, ligilo, kategorio); verkantoj de novaj artikoloj do prefere zorgu pri tiuj ecoj tuj ĉe la kreado aŭ ene de kelkaj horoj post la artikolkreado. Ĝermetoj, kiuj restas pli longe sen sufiĉa enhavo, riskas forigon. |
|||
== Prefere grandigu artikolon == |
|||
Oni povas uzi multan tempon per la enmetado de artikoletoj en la kategoriojn ''ĝermo'' kaj ''ĝermeto''. Anstataŭe vi povas ankaŭ simple iom redakti kaj ampleksigi artikolon, por ke ĝi ne plu estu ĝermo, sed bone uzebla artikolo. (Laŭ la devizo "farita estas farita.") |
|||
⚫ | |||
* [[Vikipedio:La perfekta ĝermo de artikolo]] |
* [[Vikipedio:La perfekta ĝermo de artikolo]] |
||
* [[Vikipedio:Trovi aŭ kreskigi ĝermojn]] |
* [[Vikipedio:Trovi aŭ kreskigi ĝermojn]] |
Kiel registrite je 10:32, 22 feb. 2009
En Vikipedio, Ĝermo estas mallonga artikolo de ĉ. tri frazoj, unu interna ligilo, unu kategorio (kaj eble ligo al alia lingvo). Ĝi ne jam enhavas sufiĉan informon por esti konsiderata kiel vera artikolo. La komunumo kredas, ke ĝermoj estas indaj kaj valoraj. La ĝermo-fazo estas ofte la unua ŝtupo, kiun artikolo trairas en la vojo al plena artikolo.
Ĝermeto estas artikolo eĉ pli mallonga ol ĝermo, do ekzemple kun nur unu frazo, sen ligilo kaj sen kategorio.
Identigado de ĝermo
Ĝermo estas ja artikolo, kiu estas verŝajne tro mallonga, sed ne tro mallonga por esti senutila. Ĝenerale, ĝi minimume estu sufiĉe longa por difini la titolon de la artikolo. Ĉi tiu norme bezonas tri mallongajn frazojn kun minimume unu vikipedia ligilo, eble unu ekstera ligilo, kaj ĝi estu enmetita en unu kategorion entenantan pli ol unu ero. Rimarku, ke pli longa artikolo povas esti ĝermo, se la temo estas kompleksega; aliflanke, mallonga artikolo pri temo kun mallarĝa amplekso eble ne estas ĝermo. Grandaj artikoloj, kiuj bezonas redaktadon, kutime ne estas ĝermoj.
Ĉu ĝermo aŭ ne?
Multaj vikipedianoj kredas, ke ĉiu artikolo nepre estu pli longa ol la priskribita kvanto; aliaj opinias, ke (almenaŭ en la nuna fazo) kelkaj temoj ne meritas pli da teksto kaj ke sekve ne indas uzi tempon por plilongigi la koncernajn artikolojn. Sekve la unua grupo de vikipedianoj metas ĝermo-etikedon al tiaj artikoloj, dum la dua grupo konsideras la artikolojn jam sufiĉe grandaj por tiel resti.
Kategoriado de ĝermo
Skribinte aŭ trovinte mallongan artikolon, la redaktanto povas aldoni ĝermo-ŝablonon, kiu markas artikolon kiel ĝermon. Laŭ konvencio ĉi tiuj ĝermo-ŝablonoj aperu malsupre en la artikolo. La ĝermo-ŝablono enhavas du partojn: unue mallongan mesaĝon, ke tiu artikolo estas ĝermo kaj kiu kuraĝigas redaktantojn pligrandigi ĝin. Due ĝi enhavas ligilon al kategorio kun aliaj ĝermoj de rilataj temoj.
La ŝablono {{ĝermo|}} transformos artikolon en ĝermon. Tamen pro tio, ke la kategorio Ĝermo estas grandega, oni kreis subkategoriojn de Ĝermoj. Prefere redaktanto utiligu la subĝermajn kategoriojn.
Nun ekzistas jenaj subkategorioj de ĝermoj:
- {{ĝermo-arkitekturo|}} – Ĝermoj pri arkitekturaj temoj.
- {{ĝermo-astronomio|}} – Ĝermoj pri astronomiaj temoj.
- {{ĝermo-biografio|}} – Ĝermoj pri biografiaj temoj.
- {{ĝermo-biologio|}} – Ĝermoj pri biologiaj temoj.
- {{ĝermo-botaniko|}} – Ĝermoj pri botanikaj temoj.
- {{ĝermo-geografio|}} – Ĝermoj pri geografiaj temoj.
- {{ĝermo-kemio|}} – Ĝermoj pri kemiaj temoj.
- {{ĝermo-kosmo|}} – Ĝermoj pri kosmaj temoj.
- {{ĝermo-lingvo|}} – Ĝermoj pri lingvaj temoj.
- {{ĝermo-esperanto|}} – Ĝermoj pri Esperantaj temoj.
- {{ĝermo-esperantisto|}} – Ĝermaj biografioj de esperantistoj.
- {{ĝermo-esperanto|}} – Ĝermoj pri Esperantaj temoj.
- {{ĝermo-matematiko|}} – Ĝermoj pri matematikaj temoj.
- {{ĝermo-medicino|}} – Ĝermoj pri medicinaj temoj.
- {{ĝermo-religio|}} – Ĝermoj pri religiaj temoj.
- {{ĝermo-teknologio|}} – Ĝermoj pri teknologiaj temoj.
- {{ĝermo-hidraŭliko|}} – Ĝermoj pri hidraŭlikaj temoj.
- {{ĝermo-komputiko|}} – Ĝermoj pri komputikaj temoj.
Ĝermeto
Ĝermo-artikolo ideale enhavas minimume tri kompletajn frazojn, unu ligilon kaj kategorion. Ĉi tiu regulo ne estas malmola regulo, sed "nobla celo". Ekzistas iuj artikoloj enhavantaj mallongajn difinojn aŭ subĝerman informon. Ĉi tiuj artikoloj ne estas forigendaj, sed oni identigu kaj kreskigu ilin. La ŝablono {{Ĝermeto}} identigos ĉi tiujn artikolojn kaj la kategorio Kategorio:Ĝermetoj montros ilin. Oni esperas, ke iuj bonvolos plibonigi artikolojn en ĉi tiu kategorio almenaŭ al la nivelo de ĝermoj.
Multaj vikipedianoj konsideras, ke ne indas krei ĝermetojn, sed oni prefere komencu artikolon almenaŭ per la esencaj eroj (tri frazoj, ligilo, kategorio); verkantoj de novaj artikoloj do prefere zorgu pri tiuj ecoj tuj ĉe la kreado aŭ ene de kelkaj horoj post la artikolkreado. Ĝermetoj, kiuj restas pli longe sen sufiĉa enhavo, riskas forigon.
Prefere grandigu artikolon
Oni povas uzi multan tempon per la enmetado de artikoletoj en la kategoriojn ĝermo kaj ĝermeto. Anstataŭe vi povas ankaŭ simple iom redakti kaj ampleksigi artikolon, por ke ĝi ne plu estu ĝermo, sed bone uzebla artikolo. (Laŭ la devizo "farita estas farita.")