Vikipedia diskuto:Ĝermo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu senfraza artikolo kun tabeloj estas "ĝermeto"?[redakti fonton]

En la diskutejo oni ekde la 17-a de februaro interŝanĝis opiniojn pri artikoloj de nova vikipediano, kiu enmetis plurajn artikolojn sen frazo, nur kun tabeloj. (Eble la ideo estis unue enmeti ĉiujn tabelojn, poste verki plu.) Ekzemplo estas Sighvatur Björgvinsson. En tiu unua versio la paĝo enhavas nur tri tabelojn pri la ministraj postenoj de Sighvatur, kun datoj, antaŭuloj kaj posteuloj; krome la paĝo estis en trafa kategorio.

Ĝis nun ne ekzistas interkonsento. Iu petis permeson por "forbari por kelkaj tagoj" la koncernan vikipediiston "pro liaj lastaj kontribuoj"; tiu vikipediano celis paĝojn kiel la unuan version de Ásta R. Jóhannesdóttir kie enestas du frazoj kaj unu tabelo. Iu alia konsideras, ke paĝo sen iu ajn frazo, nur kun tabelo de postenuloj estas forigenda, se oni ne ene de kelkaj tagoj aldonas frazojn. Tria vikipediano skribis, ke la paĝo kun du frazoj estas ne sub, sed "je la nivelo de ĝermeto".

La artikolpaĝo pri Vikipedio:Ĝermo enhavis jam antaŭ la diskuto: "Ekzistas iuj artikoloj enhavante (estu: -aj) mallongajn difinojn aŭ subĝerman informon. Ĉi tiuj artikoloj ne estas forigenda(j), sed oni identigu kaj kreskigu ilin." Laŭ mia kompreno la vortumo "subĝerma informo" inkluzivas ankaŭ informojn en alia formo ol frazo. Sekve laŭ mi tiaj paĝoj estas "ĝermetoj" kaj rajtas resti.

Kompreneble: Ni, prefere la enmetanto, aldonu enhavon. Jes, preferinde estas respekti la regulon de almenaŭ tri frazoj. Sed tamen, laŭ mi ni lasu al enmetanto la liberecon, en kiu sinsekvo li aŭ ŝi deziras kontribui. Laŭplaĉe, ĉu unue iom pli en unu artikolo kaj poste pliaj artikoloj - aŭ ĉu unue la sistemo de novaj artikoloj kaj nur poste aldoni pli da enhavo.

Kion vi opinias?--Lu 22:25, 25. Feb 2009 (UTC)

Mi daŭre opinias, ke artikolojn sen frazoj oni ne povas konservi dum senlima tempo. Ili kontribuas al malserioza aspekto de la Vikipedio, kaj tia decido estus tute maljusta por la aliaj kontribuantoj, kiuj diligente respektas la ĝermo-kriteriojn. Oni nur konsentu templimon al la kreinto, por ke li aldonu almenaŭ iom da teksto (kaj tiu regulo validas ne nur por novuloj, sed ankaŭ por ĉiuj vikipediistoj).
Antaŭe mi kutimis rapide forigi tiajn "subĝermajn informojn" simple pro tio, ke se mi ne tion faris, mi rapide forgesis pritrakti ilin. Ekde nun, kaj post atentigo de la kreinto, mi provos konservi skribitan memornoton pri ĉiu problema artikolo, tiel ke mi memoros reiri al la artikolo post tri aŭ kvar tagoj. Thomas Guibal 07:30, 26. Feb 2009 (UTC)
"Vikipedio" devenas de wikiwiki, kio signifas rapida. La ideo de la vikipedio estas, ke oni rapide povas konstrui ĝin. (Ne, ke oni rapide forigas novajn artikoletojn :-) La hodiaŭa realeco tamen estas, ke oni forigas novan artikolon, se la verkinto tre rapide laboris kaj ne konsideris iujn apartajn regulojn, ekzemple pri la minimuma longeco. Tial mi opinias, ke la hodiaŭaj reguloj pri minimuma longeco kaj ebleco de forigo estas kontraŭ la spirito de rapide farata enciklopedio. Devas esti eble fari bonintencan aldonon al vikipedio (ekzemple la cititan artikolon sen frazo, kun tri tabeloj) sen esti sub la danĝero, ke iu alia forigas la novan paĝon. Tiaj devas esti niaj reguloj.
Se ne plaĉas al ni tiaj artikoloj, kiuj ja sendube estas bazo por pli granda artikolo, ni zorgu pri iu aparta sistemo. Aŭ ni teknike kaŝas ilin antaŭ hazardaj uzantoj. (Kial ne? Tio ja konformas kun la argumento, ke ni volas havi seriozan aspekton de la vikipedio.) Aŭ ni establas sistemon, ke la komunumo grandigas la novan artikolon - sed la sperto montras, ke ĉiu jam havas sufiĉe da taskoj kaj emoj kaj ne volas verki en artikoloj, pri kiuj iu alia opinias, ke ili gravas.
Sekve - kaze ke establiĝos plimulto por neekzisto de senfrazaj ĝermetoj - mi proponas por diskuto iun sistemon de "duon-forigo". Ekzemple: La kreinto de la paĝo povos vidi ĝin, la aliaj vizitantoj povas vidi ĝin ek de speciala superrigarda paĝo, por la normala uzanto ĝi ne ekzistas: la ligoj al ĝi restas ruĝaj. (Se oni klakas tie, oni tamen vidas la jam faritan laboron.) - Aŭ, pli rapide, eble ni transportu tiajn paĝojn al iu "duonforigejo", provejo, kie la ekverkinto povos plulabori; restos informo en la origina loko.
Provizora propono por pludiskuto: La "subĝerma informo" rajtos pluekzisti dum sep tagoj en la origina loko, prefere kun atentigo. Poste administranto povos meti al la skizita "ĝermetet-kreskigejo". Ĉu? --Lu 17:59, 27. Feb 2009 (UTC)

Suba teksto estas transprenita de Vikipedia diskuto:Trovi aŭ kreskigi ĝermojn.

29.02.2004 Lovermann
Ĉu oni faras bone, ke, por ekzemplo, Eliott, faras multegon da stumpojn? Por ekzemplo, listo de imperiestroj de Rusio. Estas grave krei tian liston (verdire, ĝis estas TRE neplenumita...), sed KIU kreos artokolojn? Ŝajnas al mi, ke listo de imperiestroj estas farinda nur tiam, kiam pli ol duono de listo entenas ligilojn al JAM EKZISTANTAJ artikoloj. Ĉu mi ne pravas?


Verdire, mi tre ĝojas, vidante, ke la nombro de artikoloj entenataj de esperanta Viki plialtiĝas, sed kiam mi malkovras, ke novaj artikoloj estas nur stumpojn, mi malĝojas...

Kompreneble ni ĉiuj ŝatus ke estu pli konsekvencaj artikoloj anstataŭ stumpoj. Tamen stumpo povas enteni minimuman informon (ligojn al aliaj artikoloj, interlingvaj ligoj, ...) kiuj helpas pli verki la artikolon. Do miavidpunkte prefere stumpo (tamen zorge redaktita, t.e. laŭ la vikiaj reguloj) ol ligo el listo al malplena paĝo. Ĉiel ajn la laboro por progresigi ĉi projekton estas giganta kaj ni ne fortimiĝu. Urĝas allogi pliajn kunlaborantojn. Arno Lagrange 06:38, 1. Mar 2004 (UTC)

Jes ja ! Ĉu vi jam provis peti al famaj kleruloj kaj fakuloj kiel S-roj Cherpillod, Probal Daŝgupta, Ghiridar Rao, Lavarenne, se ili bonvolus kunlabori ?
Eliott



Ŝajnas ke la angla to fix tradukiĝas al ripari ne al fiksi. do eĉ la titolo eĉ ŝanĝenda. Cetere mi ne ĝuste komprenas kion signifas "se vi stablas la umbralon por stumpa vidiĝo ". Dankas por klarigoj Arno.

Ĉu vi volas ke mi forigu ĉiun paĝon kiu havas 0 bitojn? --Chuck SMITH

Eble nek fiksi nek ripari sed kompletigiampleksigi estus la ĝusta vorto. Fakte mi ne ĝuste komprenas kion signifas fiksi tiukaze. Mi erare (?) supozis ke signifas ripari. Arno.

"Fiksi" signifas "firme senmovigi", "fari neŝanĝebla", "konstantigi", "teni (iom longe) en unu direkto". Ĝi neniam signifas "ripari" aŭ "bonigi" aŭ simile. Bertilow 17:09, 12. Mar 2003 (UTC)

Pli ol ripari mi kredas ke fiksi en la originala verko estas : kompletigi ( por fari kompletan artikolon).


La paĝo estas redunde tradukita en [1]. La ligo en en: lasas ux tiel, ne konvertita al ŭ. Elektu kiun tradukon pli bonas -- :)

Kio tradukos tion?[redakti fonton]

stabli la umbralon -kion signifu tio???

Tiu ĉi paĝo estas jam ege eksmoda - ĝi pli/malpli priskribas ĝermon (kio jam estas farita en Vikipedio:Ĝermo), poste listigas ilin (kio nun estas aŭtomate farata per Kategorio:Ĝermo) kaj fine provas listigi paĝojn laŭ ilia grandeco (kio estas aŭtomate farata per Specialaĵo:Mallongaj paĝoj). Mi la tutan utiligeblan enhavon transigus al Vikipedio:Ĝermo, ĉu iu kontraŭas? --KuboF (diskuto) 10:28, 8 Jul. 2013 (UTC)

✔ Farite --KuboF (diskuto) 14:11, 13 Sep. 2013 (UTC)

Supra teksto estas transprenita de Vikipedia diskuto:Trovi aŭ kreskigi ĝermojn.