Flotado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
e redonita, alia senco
e Flotigado alinomita al Flotado, alidirektilo lasita: redonita origina nomo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:50, 10 mar. 2009

Flotigado estas apartiga procedo kun larĝa industria eluzado dum apartigo de mineraloj el ties ercoj, dum purigado de karbo aŭ de poluakvoj kaj reciklado de plastoj. La unua flotigata mineralo estis grafito. Jam en la j. 1877 flotigadis ĝin fratoj Bessel. La unua fazo de ercflotiga procedo estas pistado de erco kaj poste sekvas kunakva muelado en kugla muelilo. En la ŝlamon estas poste enmiksitaj flotigaganto (ekzemple petroleo) kaj ŝaumkreanto (diversaj saponecaj solvaĵoj). La flotigado okazas en flotigmaŝinoj laŭbezone kunigataj en teĥnologiajn tutojn. Dum la flotigprocedo enmiksiĝas aero. La apartiga procedo baziĝas je diferencaj rilatoj de miksaĵpartoj al la akvo. La hidrofobaj eretoj de mineralo, tegitaj per flotigaganto, estas portataj per aero supren, kie ili kreas ŝaŭmon, la hidrofilaj senfruktaj eretoj restas ĉefunde kaj forlasas la flotprocedon kiel forfalaĵo. La ŝaŭmo estas forfrotata por plua rafinado aŭ fine estas senakvigita kaj sekigita.