Bauhaus: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ru:Баухаус; cosmetic changes
MastiBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: uk:Баугауз
Linio 111: Linio 111:
[[sv:Bauhaus]]
[[sv:Bauhaus]]
[[tr:Bauhaus]]
[[tr:Bauhaus]]
[[uk:Баугаус]]
[[uk:Баугауз]]
[[zh:包豪斯]]
[[zh:包豪斯]]
[[zh-min-nan:Bauhaus]]
[[zh-min-nan:Bauhaus]]

Kiel registrite je 03:34, 21 sep. 2009

Tiu artikolo temas pri la arkitektura lernejo. Pri la brita muzika grupo, alklaku Bauhaus (muziko)

La fouzia (aŭ baŭhaŭs-stilo, baŭhaŭso) estas la plej fama arto-, dezajno- kaj arkitekturlernejo de moderna arto en Germanio , kiu kzistis ekde 1919 ĝis 1933. La Bauhaus fondiĝis en 1919 en Weimar, loko de la tiea artlernejo Weimar. En 1925 ĝi translokiĝis al Dessau – ekde 1926 funkciis en la konstruaĵo Bauhaus Dessau. La Bauhaus devis translokiĝis en 1932 al Berlino kaj ĝi finis tie la agadon en 1933.

La "ŝtata Bauhaus" estis elpensita fare de la fondinto Walter Gropius kiel laborkomunumo, en kiu diferencoj inter la artistoj kaj metiistoj devas malaperi.

La influo de la baŭhaŭsoj estis tiel grava, ke la nocio Bauhaus aperis en la ĉiutaga parolo por modernaĵo en la arkitekturo kaj dezajno. Arthistorie to estas problemhava, la baŭhaŭs-stilon kaj la evoluojn en Germanio disferencigi.


Historio

Antaŭorganizaĵo estis la en 1902 fare de Henry van de Velde fondita »artmetia seminaro«.

1919 Weimar

Bauhaus estis fondita la 1-an de aprilo de 1919 el Unuiĝo de Grandprinca Saksa Altlernejo por Plastika Arto en Weimar kaj la en 1915 malfondita artmetia lernejo.

Instruistoj estis Gropius kaj Lyonel Feininger, Johannes Itten, Josef Albers, Paul Klee (ekde 1921), Wassily Kandinsky (ekde 1922) kaj Oskar Schlemmer (ekde 1921). Komence ili proksimiĝis romantike al la antaŭindustria epoko.

En 1923 aliĝis László Moholy-Nagy al pentristo Johannes Itten


En la epoko de la Weimara Respubliko traktis la Bauhaus-on "maldekstra" kaj "internacia". la politike dekstraj partioj estis dekomence kontraŭ Bauhaus. Post kiam ili akiris potencon en Thüringen en februaro de 1924, efikis politikan kaj financan premon je la lernejo. Ili translokiĝis en 1925 al Dessau, kie regis socialliberala atmosfero kaj regado.

1925 Dessau

Bauhaus Dessau

En 1925 pretiĝis la unuaj mebloj el la nova materialo ŝtaltubo kaj la unuaj pendoseĝoj (planitaj fare de Marcel Breuer, Mart Stam kaj Ludwig Mies van der Rohe). Kunlaboro komenciĝis kun la industrio.

Oni inaŭguris la 4-an de decembro en 1926 la novajn – planita de Gropius- baŭhaŭs-konstruaĵojn. Tiu metiejo estis tute vitrizigita.

En 1928 (1-a de aprilo) Gropius retiriĝis kiel direktoro. Je lia propono, elektiĝas la svisa arkitekto Hannes Meyer nova direktoro, kiu esprimis dezirojn "popolbezono antataŭ luksusbezono", sed li ankaŭ instigis la kunlaboron kun la industrio.

Ekde 1930 ĝis 1933 gvidanto estis la arkitekto Ludwig Mies van der Rohe.

En 1945, la konstruaĵo de Bauhaus en Dessau estis parte detruita. ĝi estis rekonstruta nur en 1976.

1932 Berlino

En 1931 venkas NSDAP la komunajn elektojn en Dessau, tiel la grupo devas en 1932 denove translokiĝi, tiam al Berlino-Steglitz. Mallongan tempon post tio en 1933, la nacisocialismo devigas mem-malfondon de la organizaĵo.

Kelkaj reprezentantoj elmigris al Usono (Josef Albers, Walter Gropius, Laszlo Moholy-Nagy kaj Ludwig Mies van der Rohe), kie - aparte ĉe la Black Mountain College – ili forte influis la arkitekturon kaj la dezajnon de produktoj.

post 1945

En 1996, la Bauhaus-konstruaĵo en Dessau iĝis Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

retpaĝo



Eksteraj ligiloj

greke http://www.bauhaus.de greke http://www.fontscape.com/explore?7CO greke http://www.bauhaus-dessau.de

Ŝablono:LigoElstara