Bauhaus: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
vandalismo |
lingva prilaboro de la unuaj paragrafoj |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
:''Tiu artikolo temas pri la arkitektura lernejo. Pri la brita muzika grupo, alklaku [[Bauhaus (muziko)]]'' |
:''Tiu artikolo temas pri la arkitektura lernejo. Pri la brita muzika grupo, alklaku [[Bauhaus (muziko)]]'' |
||
[[Dosiero:BauhausType.jpg|right|300px]] |
[[Dosiero:BauhausType.jpg|right|300px]] |
||
La '''Bauhaus''' (aŭ |
La '''Bauhaus''' (aŭ baŭhaŭso) estas la plej fama [[arto]]-, [[dezajno]]- kaj [[arkitekturo|arkitekturlernejo]] de moderna arto en Germanio. La Bauhaus fondiĝis je 1919 en [[Weimar]], en la domo de antaŭa ''artlernejo Weimar''. En 1925 ĝi translokiĝis al [[Dessau]], kie ĝi ekde 1926 situis en propra konstruaĵo ''[[Bauhaus Dessau]]''. En 1932 la Bauhaus devis translokiĝi al Berlino. Tie ĝi finis la agadon en 1933. |
||
La "ŝtata Bauhaus" estis elpensita |
La "ŝtata Bauhaus" estis elpensita de [[Walter Gropius]] kiel laborkomunumo, en kiu malaperu la diferencon inter la [[artisto]]j kaj la [[metiisto]]. |
||
La influo de la |
La influo de la baŭhaŭs-stilo estis tiel grava, ke la nocio '''Bauhaus''' aperis en la ĉiutaga parolo por modernaĵo en la [[arkitekturo]] kaj [[dezajno]]. Arthistorie problemas diferencigi la ''baŭhaŭs-stilon'' kaj la evoluojn en Germanio. |
||
Kiel registrite je 11:37, 8 mar. 2010
- Tiu artikolo temas pri la arkitektura lernejo. Pri la brita muzika grupo, alklaku Bauhaus (muziko)
La Bauhaus (aŭ baŭhaŭso) estas la plej fama arto-, dezajno- kaj arkitekturlernejo de moderna arto en Germanio. La Bauhaus fondiĝis je 1919 en Weimar, en la domo de antaŭa artlernejo Weimar. En 1925 ĝi translokiĝis al Dessau, kie ĝi ekde 1926 situis en propra konstruaĵo Bauhaus Dessau. En 1932 la Bauhaus devis translokiĝi al Berlino. Tie ĝi finis la agadon en 1933.
La "ŝtata Bauhaus" estis elpensita de Walter Gropius kiel laborkomunumo, en kiu malaperu la diferencon inter la artistoj kaj la metiisto.
La influo de la baŭhaŭs-stilo estis tiel grava, ke la nocio Bauhaus aperis en la ĉiutaga parolo por modernaĵo en la arkitekturo kaj dezajno. Arthistorie problemas diferencigi la baŭhaŭs-stilon kaj la evoluojn en Germanio.
Historio
Antaŭorganizaĵo estis la en 1902 fare de Henry van de Velde fondita »artmetia seminaro«.
1919 Weimar
Bauhaus estis fondita la 1-an de aprilo 1919 el Unuiĝo de Grandprinca Saksa Altlernejo por Plastika Arto en Weimar kaj la en 1915 malfondita artmetia lernejo.
Instruistoj estis Gropius kaj Lyonel Feininger, Johannes Itten, Josef Albers, Paul Klee (ekde 1921), Wassily Kandinsky (ekde 1922) kaj Oskar Schlemmer (ekde 1921). Komence ili proksimiĝis romantike al la antaŭindustria epoko.
En 1923 aliĝis László Moholy-Nagy al pentristo Johannes Itten
En la epoko de la Vajmara Respubliko traktis la Bauhaus-on "maldekstra" kaj "internacia". la politike dekstraj partioj estis dekomence kontraŭ Bauhaus. Post kiam ili akiris potencon en Thüringen en februaro de 1924, efikis politikan kaj financan premon je la lernejo. Ili translokiĝis en 1925 al Dessau, kie regis socialliberala atmosfero kaj regado.
1925 Dessau
En 1925 pretiĝis la unuaj mebloj el la nova materialo ŝtaltubo kaj la unuaj pendoseĝoj (planitaj fare de Marcel Breuer, Mart Stam kaj Ludwig Mies van der Rohe). Kunlaboro komenciĝis kun la industrio.
Oni inaŭguris la 4-an de decembro 1926 la novajn – planitajn de Gropius- baŭhaŭs-konstruaĵojn. Tiu metiejo estis tute vitriigita.
En 1928 (1-a de aprilo) Gropius retiriĝis kiel direktoro. Je lia propono, elektiĝis la svisa arkitekto Hannes Meyer nova direktoro, kiu esprimis dezirojn "popolbezono anstataŭ luksobezono", sed li ankaŭ instigis la kunlaboron kun la industrio.
Ekde 1930 ĝis 1933 gvidanto estis la arkitekto Ludwig Mies van der Rohe.
En 1945, la konstruaĵo de Bauhaus en Dessau estis parte detruita. ĝi estis rekonstruita nur en 1976.
1932 Berlino
En 1931 venkas NSDAP la komunajn elektojn en Dessau, tiel la grupo devas en 1932 denove translokiĝi, tiam al Berlino-Steglitz. Mallongan tempon post tio en 1933, la nacisocialismo devigas mem-malfondon de la organizaĵo.
Kelkaj reprezentantoj elmigris al Usono (Josef Albers, Walter Gropius, Laszlo Moholy-Nagy kaj Ludwig Mies van der Rohe), kie - aparte ĉe la Black Mountain College – ili forte influis la arkitekturon kaj la dezajnon de produktoj.
post 1945
En 1996, la Bauhaus-konstruaĵo en Dessau iĝis Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
retpaĝo
Eksteraj ligiloj
greke http://www.bauhaus.de greke http://www.fontscape.com/explore?7CO greke http://www.bauhaus-dessau.de