Leptono: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: ga:Leaptón |
e roboto aldono de: mn:Лептон |
||
Linio 78: | Linio 78: | ||
[[lv:Leptoni]] |
[[lv:Leptoni]] |
||
[[ml:ലെപ്റ്റൺ]] |
[[ml:ലെപ്റ്റൺ]] |
||
[[mn:Лептон]] |
|||
[[ms:Lepton]] |
[[ms:Lepton]] |
||
[[nds:Lepton]] |
[[nds:Lepton]] |
Kiel registrite je 12:55, 2 nov. 2010
Leptono estas subatoma partiklo kun entjerplusduona spino (fermiono), kiu ne havas iun internana strukturon kaj ne partoprenas en fortaj interagoj. La etimo de la vorto leptono estas de greka vorto λεπτός, kiu signifas "malpeza". La terminon enkondukis Leon Rosenfeld en 1948 pro la fakto ke ĉiuj konataj tiatempe leptonoj havis ege malpli grandajn masoj ol kompundaj "pezaj" partikloj barionoj. Nuntempe tiu ĉi termino ne plu estas vera, ĉar ekzemple taŭono estas preskaŭ duoble pli peza ol tiaj barionoj kiel protono aŭ neŭtrono.
La familio de la leptonoj enhavas la elektronojn, la muonojn, la taŭonojn, kaj iliajn respektivajn neŭtrinojn. Laŭ norma modelo estas tri generacioj de leptonoj:
- Unua: elektrono, elektrona neŭtrino
- Dua: muono, muona neŭtrino
- Tria: taŭono, tau-neŭtrino
Ŝargoj de ĉiuj konataj leptonoj estas negativaj (elektrono, muono, taŭno), aŭ neŭtraj (neŭtrinoj). Ŝargoj de iliaj kontraŭpartikloj estas, male, pozitivaj aŭ neŭtraj.
Nomo | Ŝarĝo | Pezo (GeV) |
---|---|---|
Elektrono | -1 | 0,000511 |
Elektrona neŭtrino | 0 | 0 |
Muono | -1 | 0,1066 |
Muona neŭtrino | 0 | 0 |
Taŭno | -1 | 1,784 |
Taŭna neutrino | 0 | 0 |
Vidu ankaŭ jenon:
Eksteraj ligiloj
greke http://pdg.lbl.gov greke http://hyperphysics.phy-astr.gsu.edu/hbase/particles/lepton.html greke http://www.aip.org/history/electron/jjsound.htm