Ede Géber: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''GÉBER Ede''' (ge:ber) estis hungara kuracisto (dermatologo), universitata profesoro naskita en Körmend la 19-an de novembro 1840 kaj mortinta en Koloĵvaro la [[1...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:57, 22 dec. 2010

GÉBER Ede (ge:ber) estis hungara kuracisto (dermatologo), universitata profesoro naskita en Körmend la 19-an de novembro 1840 kaj mortinta en Koloĵvaro la 1-an de oktobro 1890.

Kariero

Ede Géber diplomiĝis en Vieno en 1866 kaj li estis tie asitanto de profesoro Hebra. En 1873 li iĝis privatprofesoro, en 1874 eksterordinara profesoro, en 1879 pensiigita ordinara profesoro de la Universitato de Koloĵvaro (la unua kun tiu titolo pri dermatologio en Hungario). Li faris esplorojn pri la kolesterenhavantaj tumoroj (xanthoma) de dermo kaj pri molluscum contagiosum dermatozo kaŭzita de virusinfekto. Li priskribis jam antaŭ Móricz Kaposi la patologiimagon de xeroderma pigmentosum, sed ne rekonis ĝian esencon. Li publikis plurajn artikolojn kaj studaĵojn kaj en Hungario kaj eksterlande.

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon