Uzanto-Diskuto:89.136.88.108

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio estas projekto por libera enciklopedio, kaj ni esperas, ke vi ŝatos esti tie ĉi. Ni verkas la enciklopedion kune, kaj tial novaj membroj ĉiam bonvenas! Ĉu vi scias, ke vi povas ensaluti? Vi poste rajtas agordi pli da funkcioj, kaj havi vian propran nomon en la Esperanta Vikipedio anstataŭ nur iun IP-numeron. Ensaluti ankaŭ helpas al ni apartigi seriozulojn de skribaĉuloj.

Bonvolu legi helpon al novuloj kiu faciligas ekverki en la Vikipedio. Se vi havas demandojn, vi povas legi la oftajn demandojn pri Vikipedio. Se vi serĉas ion, kio ne estas respondita tie, vi povas publikigi vian demandon en la diskutejo. Se vi ne volas krei konton kaj ensaluti, vi kompreneble rajtas kontribui ĉie kiel sennomulo. Bonvenon!

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 09:31, 21. Nov 2009 (UTC)

Hungaroj[redakti fonton]

Saluton. Mi vidas, ke vi skribas multajn artikolojn pri hungaraj scienculoj; tamen tiuj artikoloj restos sen konekto al aliaj vikipedioj. Mi jam konstatis, ke ne estas artikoloj en la hungara Vikipedio pri iu el tiuj scienculoj. Se vi estas hungaro, ĉar ne temas pri esperantistoj kiuj interesus nur al esperantistoj, kial ne verki tiujn artikoletojn ankaŭ en la hungara vikipedio? Tiele estus ligo almenaŭ al unu lingvo kaj eble poste iu tradukos el la hungara al angla aŭ aliaj lingvoj.--kani 21:23, 24. Nov 2009 (UTC)

Kial sen uzula konto?[redakti fonton]

Kara 89.136.88.108,

mi regule trarigardas ĉiujn anonimajn kontribuojn al la esperanta vikipedio, ĉar spamistoj tre ofte ne ensalutas. Iam tiu kontrolade estis rapida, ĉar ĉiutage estis nur dek ĝis 20 anonimaj kontribuoj.

Sed nun granda parto de ĉiuj "anonimaj" kontribuoj al la esperanta vikipedio estas de vi. Mi ĝojas pro via kunlaboremo, sed via anonimeco iom malfaciligas la kontrolon de eblaj spamuloj.

Ĉu vi ne volas uzi konton por klare distingi viajn kontribuojn disde la anonimaj? Vi ja povas uzi pseŭdonimon kaj do estus eĉ pli anonima ol kiel 89.136.88.108, pri kiu la komando "whois" donas almenaŭ proksikuman informon. Ekzemple mi mem uzas pseŭdonimon, kaj kredeble ne multaj vikipediistoj scias mian veran identecon.

Tio ĉi estas nura propono, eble pensu pri ĝi.

Antaŭdankon, –Umbert' 19:23, 23. Dec 2009 (UTC)

Mi petas vin repripensi aldonon de negravaj personoj kaj elekti el ili nur la gravajn kun pli ol 3 menciindaj frazoj. Alikaze mi proponas ĉiujn kontribuojn por forigo. Narvalo

Mi faris tion. Legu ĉe VP:forigendaj artikoloj. Mia sekva paŝo estos via forbaro, se vi ne plibonigas, klarigas viajn kontribuojn. Narvalo 16:30, 29. Dec 2009 (UTC)

Saluton, mi petas vin trapensi, ke unu frazo neklarigante gravecon de persono, ne sufiĉas. Bonvolu legi pri difino de necesa artikolo, ĝermo.

bonvolu legi, precipe ĉe la fino, kie oni petas sekvi la gvidilon pri biografioj jen :Vikipedio:Gvidilo por biografioj Narvalo 21:23, 14. Jan 2010 (UTC)

Saluton. Mi iom plibonigetas kelkajn el viaj artikolĝermoj pro aktoroj. Lastatempe vi skribas plej ofte "li estis la aktoro de iu ensemblo" anstataŭ "li estis aktoro de". Bonvolu ŝanĝeti tion.--kani 21:59, 3. Feb 2010 (UTC)

Shakespeare[redakti fonton]

Mi korektas en multaj el viaj artikoloj la mallongigon Sh al Shakespeare, ĉar Sh havas multajn signifojn kaj neniu el ili rilatas al Shakespeare. Bv faru vi mem tion.--Seminario 10:23, 23. Feb 2010 (UTC)

Mi korektas en multaj el viaj artikoloj la mallongigon Sh al Shakespeare, ĉar Sh havas multajn signifojn kaj neniu el ili rilatas al Shakespeare. Bv faru vi mem tion, mi petas. Krome mi foje esperantigas titolojn de verkoj kiel ekzemple plej parto de la verkoj de Shakespeare kiu havas propran artikolon en Vikipedio kaj tiele la nova paĝo pli valoriĝas. Vi povas fari ankaŭ tion rekte kaj pli malfacile ol mi ĉar mi ne konas ĉiun verkon laŭ la hungara titolo.--Seminario 09:44, 26. Feb 2010 (UTC)

Kiu aŭtoro estas Sh?--217.124.176.29 08:51, 2. Mar 2010 (UTC)

Vi devas esti fiera ke vi tiom multe da artikoloj enmetis en nia Vikipedio. Tamen konsideru ke se vi iam enmetas almenaŭ unu el ties traduko en la hungara versio, almenaŭ tiu havos sian version aliloke. Krome vi devas esti fiera ke vi havas sklavon nome mi, kiu unu post alia korektetas ilin kaj ekzemple devas sanĝi centfoje Sh al Shakespeare aŭ Ŝekspiro. Kial vi mem ne faras tion? Mi devas korekti ankaŭ multajn aliajn artikolojn, ne nur tiujn viajn. Krome vi povas traduki la titolojn de konataj verkoj, ekzemple tiujn de Ŝekspiro, el kiuj multe havas propran artikolon kaj oni povas enmeti la ligon, kiel mi faras ĉe Romeo kaj Julieta, Rikardo la 3-a ktp. Krome lastatempe vi skribas "naskiĝinta Oradea" anstataŭ "naskiĝinta en Oradea", mi devas formike enmeti ĉiujn prepoziciojn kiujn vi forgesas. Tio estas la kolektiva laboro. Bonvolu kunlabori kaj ne tiom memlabori.--kani 21:54, 16. Mar 2010 (UTC)

Novaj paĝoj[redakti fonton]

Saluton, bonvolu vidi miajn ŝanĝojn al artikoloj kreitaj de vi (ekzemple) kaj bonvolu aldoni almenaŭ unu ligilo al alia Vikipedio :) --→ Airon 13:28, 3. Maj 2010 (UTC)


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.