Navigado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: be:Навігацыя
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: eu:Nabigazio
Linio 37: Linio 37:
[[en:Navigation]]
[[en:Navigation]]
[[es:Navegación marítima]]
[[es:Navegación marítima]]
[[eu:Nabigazio]]
[[fa:ناوبری]]
[[fa:ناوبری]]
[[fi:Navigointi]]
[[fi:Navigointi]]

Kiel registrite je 16:36, 29 okt. 2011

Navigado (aŭ navigacio laŭ la 3-a oficiala aldono al la fundamento de Esperanto) estas la ago vojaĝi per tiucela veturilo sur maro, lagoj aŭ riveroj, sub la akvosurfaco, en la aero de la tera orbito aŭ en la kosmo, orientiĝi pri la pozicio de la veturilo kaj direkti ties vojon. Pli ĝenerale temas pri la orientiĝo en topografia spaco, per mapoj kaj aliaj helpiloj, por atingi certan lokon.

kvadranto de Hevelius, ĉirkaŭ la jaro 1644

Bazoj

La ago navigi – de la latina vorto navigare (gvidi ŝipon) kaj la sanskrita navgathi – konsistas el tri partoj:

  1. difino de la nuna geografia pozicio pere de diversaj metodoj,
  2. kalkulo de la optimuma vojo al la celo kaj
  3. gvidado de la veturilo al tiu celo, do precipe la teno de optimuma kurzo.

La taskoj 2 kaj 3 de la navigado postulas la kapablon, teni la kurzon de la veturilo ankaŭ sub malfacilaj cirkonstancoj, ekzemple en nebulo, parte glaciiĝinta akvo aŭ en ŝtormo, kaj malebligi ĉiun riskon kolizii kun alia veturilo aŭ kun alia obstaklo. Tial la navigado ankaŭ inkluzivas la teknikon kaj sciencon, per kontrolaj mekanismoj (ekzemple radaro) dumvoje rekontroli la optimuman kurzon, kaj en la kazo de aeraj veturiloj rapide percepti ŝanĝiĝojn de la veturila direkto kaj alteco en la aero, por adapti la kurzon kaj veturilan rapidecon cele al reatingo de la optimuma vojo.

La bazo de ĉiu navigado estas la kalkulado aŭ taksado de la jam veturita vojo pere de la kurzo kaj rapideco de la veturilo. Ju pli longa aŭ pli komplita la jam farita vojo, des pli tiu naviga kalkulo devas esti kompletigata per dumvojaj mezuroj de la momenta pozicio, ĉar ekzemple deflanka vento aŭ akvofluo povas sen ebleco de ekzakta antaŭkalkulo influi la faktan kurzon.

Helpiloj de navigado inter alie estas

  1. mapoj (faritaj per la scienco kartografio) de kontinentoj, insuloj, marbordoj kaj maroj,
  2. atentonkaptaj punktoj ĉe la marbordoj, naturaj sed ankaŭ artefaritaj kiel ekzemple lumturoj,
  3. helpiloj fizikaj, ekzemple kompasoj, sonaro kaj radaro,
  4. helpiloj astronomiaj, ekzemple sekstantoj kaj stelaj mapoj,
  5. kaj ekde la 20-a jarcento ankaŭ helpiloj de satelita navigado.

Kosma navigado ankoraŭ uzas pliajn helpilojn, realajn kaj en la kazo de sciencfikcio ankaŭ fikciajn.