Sorĉistinaj juĝprocesoj en Salem: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota modifo de: la:Iudicia de magia apud Salem acta
Linio 35: Linio 35:
[[ja:セイラム魔女裁判]]
[[ja:セイラム魔女裁判]]
[[ka:სალემის ჯადოქართა სამსჯავრო]]
[[ka:სალემის ჯადოქართა სამსჯავრო]]
[[la:Iudicia Magarum apud Salem]]
[[la:Iudicia de magia apud Salem acta]]
[[lv:Salemas raganu prāva]]
[[lv:Salemas raganu prāva]]
[[nl:Heksenprocessen van Salem]]
[[nl:Heksenprocessen van Salem]]

Kiel registrite je 22:01, 4 dec. 2011

La sorĉistinaj juĝprocesoj de Salem : desegnaĵo de la 19-a jarcento

Sorĉistinaj juĝprocesoj en Salem okazis inter majo kaj oktobro de 1692, en la urbo Salem, Masaĉuseco. La procesoj finiĝis per pendumo de 19 sorĉistinoj kaj enprizonigo de pluraj akuzitoj.

Laŭ efiko de vudu-historioj de la okcident-hindia sklavino (Tituba), kelkaj junulinoj asertis, ke ilin obsedis la diablo kaj ili akuzis tri salem-ajn virinojn pri sorĉistineco (inter ili eĉ Tituba). Je la inspektada premo, Tituba kaj la aliaj akuzitoj false atestis kaj tiel tuta loĝantaro de Masaĉuseco histerie ektimis pri disvastiĝo de la sorĉistinismo.

Je instigo de la klerikaro, la burĝa magistrato establis eksterordinaran juĝejon en Salem. La tri membroj de la juĝistaro estis Samuel Sewall, John Hathorne kaj William Stoughton.

La nombro de la akuzitoj daŭre disvastiĝis (oni akuzis eĉ edzinon de la guberniestro William Phips) tiel oni enprizonigis finfine 150 homojn. Je septembro, la histerio kvietiĝis, kaj la publika premo devigis ĉesigi la procesojn, poste akuzis la proceson.

La guberniestro Phips ĉesigis agadon de la eksterordinara juĝistaro kaj liberigis la enprizonigitojn.

La Ĝenerala Juĝistaro de Massachusettspli poste kasaciis (senvalidigis) la verdiktojn kaj donis kompenson al familio de la ekzekutitoj.

Eble ergoto estus la kaŭzo de la histerio.