Kolumbao: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e r2.7.1) (robota aldono de: sh:Sveti Kolumban |
JAnDbot (diskuto | kontribuoj) e r2.5.2) (robota modifo de: hr:Sveti Kolumba, sh:Sveti Kolumba |
||
Linio 34: | Linio 34: | ||
[[gd:Calum Cille]] |
[[gd:Calum Cille]] |
||
[[he:קולומבה]] |
[[he:קולומבה]] |
||
[[hr:Sveti |
[[hr:Sveti Kolumba]] |
||
[[is:Kólumkilli]] |
[[is:Kólumkilli]] |
||
[[it:Columba di Iona]] |
[[it:Columba di Iona]] |
||
Linio 44: | Linio 44: | ||
[[pt:São Columba]] |
[[pt:São Columba]] |
||
[[ru:Колумба]] |
[[ru:Колумба]] |
||
[[sh:Sveti |
[[sh:Sveti Kolumba]] |
||
[[sv:Columba (missionär)]] |
[[sv:Columba (missionär)]] |
||
[[tl:Columba]] |
[[tl:Columba]] |
Kiel registrite je 13:13, 9 dec. 2011
Sankta Kolumbao (naskita la 7-an de decembro 521, mortinta la 9-an de junio 597, en la irlanda lingvo Colm Cille) estis Irlanda misiisto, kiu helpis la rekristaniĝon de Skotlando kaj norda Anglio. Li iĝis la unua kristana sanktulo kiu naskiĝis en Irlando.
Sankta Kolumbao naskiĝis en Gartan, proksime al Lough Gartan (Donegal), en la regno Tír Chonaill, kiu troviĝis en la nord-okcidento de Irlando. Li monaĥiĝis kaj nelonge poste iĝis sacerdoto. Laŭtradicie, ĉirkaŭ 560 li disputis kun Sankta Finnian, al kiu inter ili apartenas kopio de psalmaro. En eble la unua disputo pri kopirajto en la mondo, tiu disputo eĉ kondukis al batalo en 561, dum kiu multaj mortis. ege bedaŭrante la granda vivoperdon, li decidis puni sin mem per la plej akra metodo imagebla: ĉiama ekzilo el Irlando. Kaj li ĵuris fari tiom da konvertoj, kiom mortis pro li. En 563 li kreis monaĥejon en la insulo Iona (irlande "Oileán Í"), en la okcidento de Skotlando, kiu iĝis lia bazo por lia misiado en tiu lando.
Oni havas multajn legendojn pri liaj mirakloj dum la konverto de la popolo pikta de tiu epoko. Inter iuj estas la plej malnova citaĵo pri la monstro de Loch Ness (Loĥ-Nes), kiun Sankta Kolumbao laŭdire venkis per la signo de la kruco.
La festotago de Sankta Kolumbao estas la 9-a de Junio. Kun Sankta Patriko kaj Sankta Briĝido li estas unu el la tri patronoj de Irlando.
Retaj ligiloj
greke Pri la Vivo de Sankta Kolumbao (Betha Choluim Chille) (traduko al la angla lingvo de W. Strokes) greke La Vivo de Sankta Kolumba, skribita per Adamnan (traduko al la angla lingvo de W. Reeves) greke artikolo pri li en la anglalingva Katolika Enciklopedio greke la retejo de la televida kaj radia kanalaro BBC pri Sankta Kolumbao