Łacinka: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ca:Alfabet łacinka
Linio 120: Linio 120:
[[be:Беларускі лацінскі алфавіт]]
[[be:Беларускі лацінскі алфавіт]]
[[be-x-old:Лацінка]]
[[be-x-old:Лацінка]]
[[ca:Alfabet łacinka]]
[[de:Łacinka]]
[[de:Łacinka]]
[[en:Belarusian Latin alphabet]]
[[en:Belarusian Latin alphabet]]

Kiel registrite je 13:12, 29 dec. 2011

Libro el 1911, presita per Łacinka

Łacinka estas formo de la latina alfabeto uzata por la belorusa lingvo, apud la oficiala cirila alfabeto.

La lacinka alfabeto konsistas el 36 literoj, en formoj minuskla kaj majuskla, kaj similas la litovan kaj la polan alfabeton. Male al tiuj du ĝi posedas, kiel Esperanto, la literon "ŭ".

Belorusa latina alfabeto (Łacinka)
A a B b C c Ć ć Č č D d
DZ dz DŹ dź DŽ dž E e F f G g
H h CH ch I i J j K k L l
Ł ł M m N n Ń ń O o P p
R r S s Ś ś Š š T t U u
Ŭ ŭ V v Y y Z z Ź ź Ž ž

Historio

En la 19-a jarcento Łacinka estis konsiderata kiel rimedo proksimiĝi al la kulturoj de centra kaj okcidenta Eŭropo. Post la fondo de Sovetunio oni tamen favoris la cirilan alfabeton kiel ligilon al Rusio kaj aliaj sovetiaj respublikoj.

Ekzempla teksto

La poemo Ĉiopova Dio de Natalia Arsenneva

Cirilalfabete:

Магутны Божа

Магутны Божа, ўладар сусьветаў,
Вялікіх сонцаў і сэрц малых!
Над Беларусяй ціхай і ветлай
Рассып праменьні свае хвалы.
Дай спору ў працы штодзённай шэрай,
На лусту хлебу, на родны край,
Павагу, сілу і веліч веры
У нашу праўду, у прышласьць - дай!
Дай урадлівасьць жытнёвым нівам,
Учынкам нашым пайшлі ўмалот!
Зрабі свабоднай, зрабі шчасьлівай
Краіну нашу і наш народ!
Latinalfabete:

Mahutny Boža

Mahutny Boža, ŭładar suśvietaŭ,
Vialikich soncaŭ i serc małych!
Nad Biełarusiaj cichaj i vietłaj
Rassyp pramieńni svaje chvały.
Daj sporu ŭ pracy štodzionnaj šeraj
Na łustu chlebu, na rodny kraj,
Pavahu, siłu i vielič viery
U našu praŭdu, u pryšłaść – daj!
Daj uradlivaść žytniovym nivam,
Učynkam našym pajšli ŭmałot!
Zrabi svabodnaj, zrabi ščaślivaj
Krainu našu i naš narod!
Traduko

Ĉiopova Dio

Ĉiopova Dio, la mondsinjoro
De grandaj sunoj kaj etaj koroj!
Super Belorusion, trankvilan kaj afablan
Disĵetu la radiojn de via gloro.
Nin fervorigu en ĉiutaga laboro
Por panopeco, por la gepatra lando,
Seriozon, forton kaj fortan kredon
Je nia vero, je futuro - donu!
Fekundon donu al la sekalkampoj,
Al niaj faroj sendu rikolton!
Faru libera, faru feliĉa
Nian landon kaj nacion nian!