Smil Flaška: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
neĝustajkatprinaskkajmort
Linio 11: Linio 11:
[[Kategorio:Mortintoj en 1403|FLAŠKA, Smil]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1403|FLAŠKA, Smil]]
[[Kategorio:Naskiĝjaro nekonata|FLAŠKA, Smil]]
[[Kategorio:Naskiĝjaro nekonata|FLAŠKA, Smil]]

[[cs:Smil Flaška z Pardubic]]

Kiel registrite je 15:47, 26 feb. 2006

Ĉeĥlingva literaturo

Smil Flaška z Pardubic (naskiĝis antaŭ la mezo de la 14-a jarcento - mortis 1403) estis ĉeĥa nobelo, kiu postlasis politikajn satirojn.

Li estis nevo de la ĉefepiskopo Arnošt z Pardubic, fariĝis bakalaŭro de la praga universitato kaj la plej supera landa skribisto.

Siajn politikiajn spertojn li esprimis en poemo Nova konsilantaro. Reĝo leono kunvokis ĉiujn bestojn kaj birdojn, por ke ili konsilu al li, kiamaniere regi. La konsiloj estis celataj al la reĝo Venceslao la 4-a.

Al Smil Flaška estas atribuataj pluraj verkoj, ĉe kiuj lia aŭtoreco ne estas certa: Konsilo de la patro al la filo (kavaliro transdonas glavon kun konsiloj al la filo), Kverelo inter akvo kaj vino kaj latinlingva proverbaro Proverbia Flassconis.