Saluton, Mondo!: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: hy:Hello, world!
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (Roboto: Ŝanĝas fa:Hello World al fa:برنامه Hello World
Linio 36: Linio 36:
[[et:Hello world]]
[[et:Hello world]]
[[eu:Kaixo mundua]]
[[eu:Kaixo mundua]]
[[fa:Hello World]]
[[fa:برنامه Hello World]]
[[fi:Hei maailma -ohjelma]]
[[fi:Hei maailma -ohjelma]]
[[fr:Hello world]]
[[fr:Hello world]]

Kiel registrite je 11:56, 26 feb. 2013

Saluton, mondo en Perl

Saluton, Mondo! (angle: Hello, world!) estas simpla komputila programo kiu montras la frazon "Saluton, Mondo!" sur ekrano. Oni tradicie komencas lernolibrojn aŭ lernilojn per la ekzemplo "Saluton, Mondo!" por demonstri la bazan sintakson de programlingvo kaj instrui pri uzo de rilataj programoj (ekzemple kompililoprogramada ĉirkaŭaĵo).

Ekzemplo

En sia fama lernolibro The C Programming Language ("La programlingvo C") Brian Kernighan kaj Dennis Ritchie komencas la instruadon de la programlingvo C per programeto, kiu skribas sur la ekrano la jenan tekston: hello, world (Esperante: "saluton, mondo").

main( )
{
       printf("hello, world\n");
}

La signifo de la angla frazo

Internacie oni emas interpreti tiun frazon kiel saluton de la ĵusbakita programo al la mondo, universo — kvazaŭ saluton de ĵus eŝeliĝinta birdido al la grandioza spektaklo de la vivo. Tamen (almenaŭ iuj) denaskaj anglalingvanoj interpretas tiun world malpli poezie, ne kiel mondon, sed kiel homan kompanion, kaj la tuton do kiel «Saluton al ĉiuj!» (= Hello, everybody!)[1][2].

Referencoj

  1. Exact meaning of the "world" in "hello world" - The UNIX and Linux Forums
  2. Exact meaning of the "hello world" - comp.unix.programmer | Google Groups