Melongeno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Makecat-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: gl:Berenxena
Gerakibot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.6) (robota forigo de: ckb:باینجان (خواردن)
Linio 56: Linio 56:
[[ca:Albergínia]]
[[ca:Albergínia]]
[[chr:ᏕᎭᎷᎨ ᎠᏓᏛᏍᎩ]]
[[chr:ᏕᎭᎷᎨ ᎠᏓᏛᏍᎩ]]
[[ckb:باینجان (خواردن)]]
[[cs:Lilek vejcoplodý]]
[[cs:Lilek vejcoplodý]]
[[cy:Planhigyn ŵy]]
[[cy:Planhigyn ŵy]]

Kiel registrite je 11:40, 3 mar. 2013

Melongeno

Melongeno estas la frukto de du specioj da solanacoj de la genro Solanum: Solanum melongena kaj Solanum esculentum, kiu portas grandajn fruktojn pendantajn ĝenerale violkoloraj, aŭ ankaŭ blankaj. Tiu frukto estas uzita en la kiurarto kiel legomo, ĉar ĝi ne estas sukerita, malkuirita ĝi havas la konsiston de spongo, kaj malgustas, sed kuirita ĝi iĝas mola kaj malfoldiĝas riĉan kaj kompleksan bonguston, iel simila al tiu de kelkaj fungoj (ĝi tio, ke oni ofte falsas sekitajn boletoj per miksante en ili tranĉojn da melongenoj).

Melongenoj estas abunde uzataj en la mediteraneaj kaj okcidentaziaj kuirartoj. Ekzemple famaj pladoj entenante melongenoj estas: musako (Helena kuirarto), mutabalo (Libana kuirarto), eskalivado (Kataluna kuirarto), ratatujo (Provenca kuirarto) mirza ghasemi (Irana kuirarto} kaj İmam bayıldı (Turka kuirarto).

Kiel ekzemplo jen la recepto de mirza ghasemi:
Tiu frandinda plado devenas de iu regiono de norda Irano ĉe la Kaspia Maro.
Materialoj (po 6 personoj):

8 malgrandaj melongenoj
4 bulberoj de ajlo fajne hakitaj
4 ovoj
2 mezgrandaj tomatoj
oleo
salo
pipro

Preparado:
Finbaku la melongenojn, t. e. ĝis ili ŝvelos kaj la ŝelo ekkrevos. Lasu ilin malmiĝi iomete. Senŝeligu ilin kaj fortranĉu la malmolaj ekstremaĵojn. distranĉu en malgrandajn pecojn.
Boligu akvon en malgranda poto, kaj kuiri ene la tomatojn 2-3 minutojn. Senakvigu, lasu malvarmigi iomete, senŝeligu ilin kaj distranĉu en malgrandajn pecojn.
Fritu la ajlon en oleo ĝis ĝi blondiĝos. Aldonu la melongenojn, kaj plu Fritu 3-4 minutojn. Aldonu la tomatojn, salon kaj pipron kaj plu fritu, gis la akvo estos for.
Kirligu la ovojn, kaj ilin fritu en aparta pato, ĝis ili estos duone kuiritaj. Tiam ilin aldonu je la miksaĵo, kaj plu fritu 1-2 minutojn. Surtabligu kun rizo aŭ pano.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

greke http://www.pfaf.org/database/plants.php?Solanum+melongena greke http://www.nutritiondata.com/foods-eggplant011000000000000000000.html