Libana kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miksaĵo de la libana kuirarto.

Libana kuirarto estas levantenia maniero de kuirado kiu inkluzivas abundon de ĉiaj grenoj, fruktoj, legomoj, ameloj, freŝa fiŝo kaj marfruktoj; bestaj grasoj estas manĝataj modere. Birdaĵoj estas manĝata pli ofte ol ruĝa viando, kaj kiam ruĝa viando estas manĝata, ĝi kutime estas ŝafidaĵo ĉe la landa marbordo, kaj kapra viando en la montaraj regionoj. Ĝi ankaŭ enhavas abundajn ajlon kaj olivoleon, ofte kondimentitaj per citrona suko. Kikeroj kaj petroselo estas ankaŭ bazaj de la libana dieto. Libana kuirado derivas sian stilon el diversaj influoj, kiel ekzemple turkaj, arabaj, kaj mediteraneaj kuirartoj.

Bone konataj bongustaj manĝaĵoj estas babaganuŝo, melongenaĵoj; falafelo, malgrandaj frititaj paketoj el tre spicitaj pistitaj kikeroj, fazeoloj, aŭ kombinaĵo de la du; kaj ŝaŭarmo. Grava komponento de multaj libanaj manĝoj estas humuso, sezama pasto, citrona suko kaj ajlo, tipe manĝataj kun pita pano. Bone konata deserto estas baklavo. Kelkaj desertoj estas specife preparitaj dum specialaj okazoj: ekzemple, la meghli estas servataj por festi ĵus naskitan bebon en la familio.

Arako (عرق), aniz-gusta likvaĵo, estas la libana nacia trinkaĵo kaj kutime serviĝas kun tradicia libana manĝaĵo. Alia historia kaj tradicia trinkaĵo en Libano estas vino (نبيذ).