Pita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pita-pano
Pita-pano kun falaflo

Pita (greke πίτα, de la itala dialekto de Kalabrio pitta kaj tio origine de la latina vorto picta[1]), arabe kaj hebree (פיתה) same prononcata "pita", turke Pide, en Irano Nān-e Barbarī, estas malalta, mola pano el gistopasto, tre disvastiĝinta inter Grekio respektive Bosnio okcidenten kaj Mezoriento/Irano oriente, do en sudorienta Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ĝi en tiu mondoparto servas, plurfoje tage freŝe bakite, kiel aldonaĵo al la pladoj de preskaŭ ĉiuj manĝoj.

La recepto iom varias laŭ la regionoj; komuna bazo estas simpla, iom saligita gistopasto, kiu povas enhavi iom da planta oleo aŭ butero, kaj kies surface ofte antaŭ la bakado estas perfingre dekorita per iom da strioj kiel ke ekestas pluraj romboj. Poste la surfaco estas kovrita per iom da likvaĵo el ovoflavaĵo kaj oleo aŭ el kuirita faruno-akvaĵo, kaj fine sur la pasto antaŭ la bakado metiĝas iom da sezamajnigelaj semoj. La pasto sen ujo bakiĝas rekte sur la fundo de ŝtona forno.

En okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko la panoformo konatiĝis dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj pro grekaj kaj turkaj enmigrintoj, kaj tre ligiĝas al la viandaj pladoj Giros (en la greka kuirarto) respektive Kebabo (en la turka), kun iom da salato kaj ajla jogurta saŭco (Tsatsiki greke respektive Cacık turke) servitaj en tranĉita Pita-pano.

Tamen en Grekio kaj la aliaj balkanaj landoj la vorto πίτα, do Pita, ankaŭ povas signi similforman panecan pladon el foliigita pasto, kompareblan al la turka plado Börek, kun kovraĵo el hakita viando kaj ajle spicigita oleo.

Laŭ etimologio ankaŭ la itala plado Pico devenas de la sama latina vorto picta (tre maldika, origine sengista pano). Tamen la itala pico multe pli perdis la karakteron esti "pano", kaj ne plu proksime parencas al la greka, turka, araba kaj persa Pita- aŭ Pide-pano.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. G. Babiniotis: Großwörterbuch der Neugriechischen Sprache [vortarego de la novgreka lingvo] (germanlingva), eldonejo Lexikologisches Zentrum [leksikologia centro], 2-a eldono Ateno 2006, ISBN 960-86190-1-7.