Börek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Börek kun viandhaketaĵo
Sigara Börek

Börekburek estas nedolĉa pastomanĝaĵo kaj estas farata en multaj landoj kiuj iam estis parto de la otomana imperio. Ofte oni uzas foliigitan paston kaj la farĉo povas esti fromaĝo (plejofte feta-fromaĝo), viandhaketaĵolegomo (plejofte spinaco)

Nomo[redakti | redakti fonton]

Börek originas el la turka kuirarto. En la turka la vorto börek estas uzata por diversaj pastaĵoj, dum en lingvoj kiuj prunteprenis la vorton ĝi estas pli specife uzata.

Börek (Turkio)[redakti | redakti fonton]

En Turkio su böreği ("akva börek") estas lasanjeca speco, plejofte farĉita kun feta-fromaĝo. Sigara böreği ("sigara börek") estas etaj rulaĵoj, ankaŭ kun fromaĝo. Kürt böreği ("kurda börek") estas senfarĉa börek, kiu ofte estas manĝata kun surŝutita pulvorsukero. Börek ofte estas vendata en bakejoj kaj hastmanĝejoj de turkaj enmigrantoj en okcidenta Eŭropo.