Lagranĝa mekaniko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Gerakibot (diskuto | kontribuoj)
Linio 128: Linio 128:
* ВИ Арнольд, ''Математические методы классической механики''. 3a eld. Moskvo: Наука, 1989.
* ВИ Арнольд, ''Математические методы классической механики''. 3a eld. Moskvo: Наука, 1989.
** ''Angla traduko'' VI Arnold, ''Mathematical methods of mathematical physics'', 2a eld. Novjorko: Springer-Verlag, 1989. ISBN 0387968903
** ''Angla traduko'' VI Arnold, ''Mathematical methods of mathematical physics'', 2a eld. Novjorko: Springer-Verlag, 1989. ISBN 0387968903

[[Kategorio:Klasika mekaniko]]


[[ar:ميكانيك لاغرانج]]
[[ar:ميكانيك لاغرانج]]
Linio 133: Linio 135:
[[cs:Lagrangeovská formulace mechaniky]]
[[cs:Lagrangeovská formulace mechaniky]]
[[de:Lagrange-Formalismus]]
[[de:Lagrange-Formalismus]]
[[el:Λαγκρανζιανή μηχανική]]
[[en:Lagrangian mechanics]]
[[en:Lagrangian mechanics]]
[[es:Mecánica lagrangiana]]
[[es:Mecánica lagrangiana]]
[[fa:مکانیک لاگرانژی]]
[[fa:مکانیک لاگرانژی]]
[[fi:Lagrangen mekaniikka]]
[[fr:Équations de Lagrange]]
[[fr:Équations de Lagrange]]
[[gl:Mecánica lagranxiana]]
[[gl:Mecánica lagranxiana]]
[[he:מכניקה אנליטית]]
[[ko:라그랑주 역학]]
[[id:Mekanika Lagrangean]]
[[id:Mekanika Lagrangean]]
[[it:Meccanica lagrangiana]]
[[it:Meccanica lagrangiana]]
[[ja:ラグランジュ力学]]
[[jv:Mekanika Lagrangian]]
[[jv:Mekanika Lagrangian]]
[[kk:Лагранж функциясы]]
[[kk:Лагранж функциясы]]
[[ko:라그랑주 역학]]
[[ml:ലഗ്രാഞ്ചിയൻ ബലതന്ത്രം]]
[[ml:ലഗ്രാഞ്ചിയൻ ബലതന്ത്രം]]
[[nl:Lagrangiaanse mechanica]]
[[nl:Lagrangiaanse mechanica]]
[[ja:ラグランジュ力学]]
[[no:Lagrangemekanikk]]
[[no:Lagrangemekanikk]]
[[pt:Mecânica de Lagrange]]
[[pt:Mecânica de Lagrange]]
[[ro:Mecanică lagrangiană]]
[[ro:Mecanică lagrangiană]]
[[ru:Лагранжева механика]]
[[ru:Лагранжева механика]]
[[sq:Mekanika e Lagranzhit]]
[[sl:Lagrangeeva formulacija gibalnih enačb]]
[[sl:Lagrangeeva formulacija gibalnih enačb]]
[[fi:Lagrangen mekaniikka]]
[[sq:Mekanika e Lagranzhit]]
[[sv:Lagranges ekvationer]]
[[sv:Lagranges ekvationer]]
[[th:กลศาสตร์แบบลากรางจ์]]
[[th:กลศาสตร์แบบลากรางจ์]]
[[uk:Механіка Лагранжа]]
[[uk:Механіка Лагранжа]]
[[zh:拉格朗日力学]]
[[zh:拉格朗日力学]]

[[Kategorio:Klasika mekaniko]]

Kiel registrite je 22:27, 5 mar. 2013

Lagranĝa mekaniko estas reesprimo de klasika mekaniko far Joseph-Louis Lagrange. Ĝi esprimas la staton de klasika sistemo kiel iu aro de nombroj (ĝeneraligitaj koordinatoj), kiuj evoluas tra tempo laŭ iuj leĝoj. La leĝoj estas kondiĉoj minimumigi ian kvanton, la lagranĝianon, kio estas funkcio de la koordinatoj kaj la rapidoj (temp-derivoj de la koordinatoj). Do, la lagranĝiano determinas la evoluon de la sistemo.

Lagranĝa mekaniko provizas metodon aŭtomate certigi konserviĝon de energio kaj movokvanto (tamen lagranĝa mekaniko povas priskribi ankaŭ sistemon sen konserviĝo de energio aŭ movokvanto). Lagranĝa mekaniko kongruas kun speciala relativeco en la senco ke ĝi povas esprimi relativecajn teoriojn en tia maniero ke la relativeco estas evidenta (kontraste kun hamiltona mekaniko).

Difino

Laŭ lagranĝa mekaniko, klasika fizika sistemo konsistas el:

  • Reela kontinue derivebla sternaĵo , la spacon de agordoj (france espace de configuration). La dimensio de estas la nombro de gradoj de libereco de la sistemo. Punkto estas (ĝeneraligita) koordinato; punkto estas (ĝeneraligita) rapido.
  • Komenca koordinato kaj fina koordinato .
  • Tempa intervalo ;
  • Kontinue derivebla funkcio , la lagranĝiano. Ĝi estas funkcio (ne funkcionalo) de tempo, koordinatoj, kaj rapidoj. Sistemo estas aŭtonoma s.n.s. ĝia lagranĝiano ne (rekte) dependas de tempo, k.e., por ĉiu .

Principo de senmova ago

La spaco estas la aro de kontinue deriveblaj kurboj tia ke kaj . Donu al ĝi la topologion generita de aroj

s.n.s. estas membro de la atlaso de , kaj koincidas kun ekster , kaj kie kaj por ĉiu .

Unu-parametra familio de kurboj estas kontinue derivebla funkcio . Funkcionalo sur estas senmova ĉe s.n.s. por ĉiu unu-parametra familio de kurboj () tia ke , do .

La ago estas la funkcionalo difinita kiel

.

La lagranĝiano determinas la evoluon de la sistemo laŭ la principo de senmova ago, kiu asertas ke:

La ago estas senmova ĉe la trajektorio de la sistemo.

Kelkaj aŭtoroj anstataŭe uzas la nomon principo de minimuma ago; tiu estas iom misnomita, ĉar senmoveco estas pli ĝenerala ol minimumeco. (Ekzemple, la trajektorio povas anstataŭe maksimumigi la agon aŭ simple esti sela punkto.)

Ekvacio de Euler–Lagrange

Oni povas pruvi ke la senmoveco de la ago estas ekvivalenta al la jena kondiĉo, la ekvacio de Euler–Lagrange:

Konsideru la partajn derivaĵojn kaj , , kie kaj . Do la trajektorio (kontinue derivebla, , ) verigas:
por ĉiu .

Tial la ekvacio de Euler–Lagrange estas ekvacio de movado de la sistemo. La ekvacio de Euler–Lagrange estas dua-orda diferenciala ekvacio. Do la komenca valoro de la problemo konsistas el la nula- kaj unua-ordaj derivaĵoj de la trajektorio, . Tial, ĝenerale, stato de la sistemo estas punkto , konsistanta el koordinato kaj rapido.

La (ĝeneraligita) movokvanto (kovektora kampo) estas difinita kiel

.

La (ĝeneraligita) forto (kovektora kampo) estas difinita kiel

.

Do la ekvacio de Euler–Lagrange simpliĝas al

,

kiu similas la duan leĝon de Newton.

Ekzemplo: Partiklo sur sternaĵo

Kiel ekzemplo, konsideru partiklon limigitan al la interno de iu (pseŭdo-) rimana sternaĵo (la spactempo). La spaco de agordoj estas per difino. (Se distingeblaj partikloj ekzistas anstataŭe, la spaco de agordoj estus ; se la partikloj estas ne distingeblaj, do ni havas , kie por iu ajn permutaĵo .)

Supozu ke la partiklo estas libera, k.e., ne sentas iajn eksterajn fortojn. Do unu ebla lagranĝiano estas simple la kineta energio:

kie estas la maso de la partiklo. La movokvantoj estas

;

iliaj derivaĵoj laŭ tempo estas

kie estas la simbolo de Christoffel. La ĝeneraligitaj fortoj estas

.

Do la ekvacioj de Euler–Lagrange fariĝas

,

aŭ (uzante la alian simbolon de Christoffel )

.

Tiu ĉi estas la fama ekvacio de geodeziiko (angle geodesic, france géodesique, germane Geodäte): la trajektorio estas geodeziiko, la plej mallonga (aŭ, pli ĝenerale, ekstrema aŭ senmova) kurbo inter du punktoj. Tial alternativa ago por la libera klasika partiklo estas la longo de la trajektorio de la partiklo, kaj la respondanta lagranĝiano estas la rapido de kresko de la trajektorio:

.

La respondantaj movokvantoj estas

;

iliaj derivaĵoj estas

;

kaj la ĝeneraligitaj fortoj estas

.

Do la ekvacioj de Euler–Lagrange fariĝas

Ĝenerale . Tial ni ree havas la ekvacion de geodeziiko. Ni vidu ke pluraj malsamaj lagranĝianoj povas priskribi la saman dinamikon.

Konservatoj kaj Teoremo de Noether

Simetrio de lagranĝa sistemo estas kontinue derivebla mapo , , tia ke:

por iu .

La (unua) teoremo de Noether (far germana matematikisto Emmy Noether) asertas ke:

Se aŭtonoma sistemo havas simetrion , do ĝi konservas iun kvanton difinitan loke kiel
.

Skizo de pruvo. Ni neglektu indicon pro klareco. Do , kaj

.

Alivorte, la teoremo de Noether rilatas simetrion al konservato.

La plej grava ekzemplo de konservato estas la energio. Konsideru aŭtonoman sistemon (la lagranĝiano ne dependas de tempo rekte). Do ĝi havas la simetrion :, kiu verigas

.

(K.e., tie ĉi.) Do la kvanto, la hamiltoniano,

konserviĝas:

.

La estas la tuta energio de aŭtonoma sistemo. Se la sistemo ne estas aŭtonoma, do

anstataŭe.

Rilato inter lagranĝa kaj hamiltona mekanikoj

Ĉe kaj , konsideru la bildigon difinitan kiel

.

Pli ĝenerale, oni havas faskan mapon . Lagranĝa sistemo estas regula s.n.s. formas difeomorfion inter kaj — alivorte, s.n.s. oni povas unike determini la rapidojn el la movokvantoj. Lagranĝa sistemo estas forte regula s.n.s. formas difeomorfion inter kaj (la lagranĝiano provizas naturan izomorfion inter la tanĝa kaj la kotanĝa faskoj). Klare, forte regula lagranĝiano estas ĉiam regula, sed la inversa implico ne estas vera ĝenerale.

Ekzemploj. Lagranĝiano ne estas regula, ĉar la movokvantoj nulas idente. Lagranĝiano estas forte regula, ĉar . Lagranĝiano estas regula sed ne forte regula, ĉar : solaj pozitivaj movokvantoj havas malbildojn; la bildigo estas enjekcia sed ne surjekcia.

Ni povas reformuli regulan lagranĝian sistemon kiel hamiltona sistemo jene. Difinu la fazan spacon . La faza spaco havas duoblan da dimensioj de la spaco de agordoj . Kiel (subspaco de) la kotanĝa fasko , la faza spaco portas naturan simplektan strukturon jene. Konsideru la projekcion kaj ĝian derivaĵon . Do oni povas difini la unu-forman kampon sur kiel

por , , kaj .

Laŭ loka koordinatsistemo,

.

Do oni difinu

.

Evidente estas fermita (eĉ ekzakta) kaj ne degeneras.

Nune la hamiltonianon , kiu estas funkcio , vidiĝas kiel funkcio (uzante la izomorfion ). Do formas hamiltona sistemo, kaj la ekvacioj de Hamilton povas esti pruvitaj el la ekvacioj de Euler–Lagrange.

Skizo de pruvo.
Vidante kaj uzante koordinatoj ,
.
Vidante kiel simplekta sternaĵo kaj uzante koordinatoj ,
.
kaj . ∎

Referencoj

  • LD Landau, EM Lifshitz, Mechanics, Pergamon Press.
  • KC Gupta, Classical mechanics of particles and rigid bodies, Wiley, 1988.
  • H Goldstein, CP Poole, JL Safko, Classical Mechanics. Addison-Wesley.
  • C Lanczos, The variational principles of mechanics. Dover, 1986, ISBN 0486650677.
  • F Kuypers, Klassische Mechanik Wiley-Vch, 2008, ISBN 3527407219.
  • ВИ Арнольд, Математические методы классической механики. 3a eld. Moskvo: Наука, 1989.
    • Angla traduko VI Arnold, Mathematical methods of mathematical physics, 2a eld. Novjorko: Springer-Verlag, 1989. ISBN 0387968903