Árpád Pál: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Gbarta (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 12: Linio 12:
[[kategorio:Hungaraj sciencistoj|Pal, A]]
[[kategorio:Hungaraj sciencistoj|Pal, A]]
[[Kategorio:Astronomoj|Pal, A]]
[[Kategorio:Astronomoj|Pal, A]]

[[hu: Pál Árpád]]

Kiel registrite je 06:26, 20 jan. 2014

PÁL Árpád (pa:l) rumanuja hungara matematikisto, astronomo (Hoghia, 25-a de junio 1929Kluĵo, 21-a de julio 2006)

Biografio

La mezlernejon li finis en Gheorgheni kaj Odorheiu Secuiesc; la universitaton li komencis en la Bolyai Tudományegyetem en fakoj pri matematio-fiziko (1949–52), kaj li ricevis diplomon kaj doktoriĝis en Moskvo en Universitato Lomonosov (1957). Li estis ĉefesploristo en Astronomejo de Kluĵo, lektoro en Bolyai Tudományegyetem (1956–59), preleganto en Universitato Babeş-Bolyai (1961–72), pli poste profesoro, inter 1985-89 vicrektoro; universitato profesoro ĝis sia pensiiĝo (1995). Li estis respondecredaktoro de Studia Universitatis (1976–84), pli poste iĝis vicĉefredaktoro (1984–89), la ĉefredaktoro de Matematikai Lapok (1979–89), la fondantĉefredaktoro de la Astronomical Journal ekde 1991. Liaj studoj, artikoloj aperis en Korunk, Utunk, Új Élet, Unser Weg, Igazság. Sub lia gvido fondiĝis en Kluĵo spacesplora lernejo, konstruiĝis la moderna universitata astronomejo en la suda angulo de la Botanika Ĝardeno. Li estis kunulaŭtoro de pluraj universitataj lernolibroj en rumana lingvo. Li estis unu el fondintoj de la Eŭropa Astronoma Societo, ekde 1994 li estis la prezidanto de la Rumana Astronoma Komisio. Li tradukis faklibrojn el rumana lingvo.

Bibliografio

  • Veress Zoltán: Hold- és csillaginterjú. Utunk 1984/50.
  • Heinrich László: Az első kolozsvári csillagda. Kv. 1978. 80-81.
  • Reisz Katalin: Tudomány és közélet őrhelyén. Új Élet 1984/21.
  • Manfred Schneider: Himmelsmechanik II. Systemmodelle. Mannheim-Leipzig-Wien-Zürich 1993.