Suda Kasaio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Larioja (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun '{{redaktata}}'''Suda Kasaio''', '''Suda Kasai''', aŭ en la franca '''Sud-Kasaï''', estis regiono kiu apartiĝis centre de la Demokratia Respubliko Kongo komence de la 196...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:15, 21 aŭg. 2014

Suda Kasaio, Suda Kasai, aŭ en la franca Sud-Kasaï, estis regiono kiu apartiĝis centre de la Demokratia Respubliko Kongo komence de la 1960-aj jaroj.

La regiono sendependiĝis laŭ kondiĉoj similaj al tiuj de Katanga dum la konfuza periodo kiu sekvis post la senkoloniigo de la Belga Kongo. La etnaj konfliktoj kaj politikaj kontraŭstaroj inter la estroj de la centra registaro kaj la lokaj estroj eksplodis ĉe la diamantoproduktaj regionoj de Kasai (Société internationale forestière et minière du Congo). La 14-a de junio 1960, kelkajn tagojn antaŭ la formala proklamo de la sendependenco de la kolonio, estis proklamita ankaŭ la sendependeco de la federala ŝtato suda. Poste estis elektita kiel ĉefurbo Bakwanga (nuna Mbuji-Mayi). Albert Kalonji estis nomumita prezidento kaj Joseph Ngalula ŝtatestro.