Nimfoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldono de la lingvoj, korekto de tajperaro
Linio 1: Linio 1:
'''Nimfo''' el la gr. νύμφη kun la signifo: ''tiu kovrita per vualo'', ''fianĉino''. Latine ''nubere'', ''edzxiniĝi''. La praa radiko estas la hindeŭkropa ''sneubh'', ''kovriĝi''. Laŭ la [[helena mitologio]] la nimfoj estis sekudaraj diinoj, tio estas, ili aperis post la olimpaj dioj (ekscepte de [[Meliadoj]] kiu naskiĝis de la verŝita sango de [[Urano (dio)|Urano]]) kaj personigis la generfortojn de la fundamentaj elementoj: akvo kaj tero. Ili estis ĉiam junaj kaj havis longdaŭran vivon, kavankam mortemaj. Kelkaj miltologoj asertas ke ili estas reprezentaĵoj de la praa Granda Dipatrino kiu potenciĝis antaŭ la enkonduko de la helena dipatriarkeco; tiele ili estis emanaĵoj de [[Gaja]], la Granda Terpatrino kuniĝinta kun la akvo, fekundpova elemento.
'''Nimfo''' el la gr. νύμφη kun la signifo: ''tiu kovrita per vualo'', ''fianĉino''. Latine ''nubere'', ''edziniĝi''. La praa radiko estas la hindeŭkropa ''sneubh'', ''kovriĝi''. Laŭ la [[helena mitologio]] la nimfoj estis sekudaraj diinoj, tio estas, ili aperis post la olimpaj dioj (ekscepte de [[Meliadoj]] kiu naskiĝis de la verŝita sango de [[Urano (dio)|Urano]]) kaj personigis la generfortojn de la fundamentaj elementoj: akvo kaj tero. Ili estis ĉiam junaj kaj havis longdaŭran vivon, kavankam mortemaj. Kelkaj miltologoj asertas ke ili estas reprezentaĵoj de la praa Granda Dipatrino kiu potenciĝis antaŭ la enkonduko de la helena dipatriarkeco; tiele ili estis emanaĵoj de [[Gaja]], la Granda Terpatrino kuniĝinta kun la akvo, fekundpova elemento.


La nimfoj troviĝis en la montoj, arbaroj, fontoj, riveroj, rojoj kaj lagoj. Ili ankaŭ estis "viditaj" en la sektoj de la ĝemelaj dioj [[Artemisa]] kaj [[Apolono]], ankaŭ [[Afrodita]], [[Dionizo]], [[Hermeso]] kaj [[Pajno]] aŭ kune kun la voluptamaj [[satiruso]]j kaj aliaj estuloj de la naturo. Oni diras ke la [[epifanio]] de la nimfoj estis en la tagmezo, pro tio oni avertis la promenantojn, je tiu momento, ne alproksimiĝi al la fontoj, al la rojoj aŭ al la arbaj ombroj; ankaŭ oni rakontas pri la freneziĝo trafinta tiun kiu ekvidis aperaĵon eliranta el la akvo.
La nimfoj troviĝis en la montoj, arbaroj, fontoj, riveroj, rojoj kaj lagoj. Ili ankaŭ estis "viditaj" en la sektoj de la ĝemelaj dioj [[Artemisa]] kaj [[Apolono]], ankaŭ [[Afrodita]], [[Dionizo]], [[Hermeso]] kaj [[Pajno]] aŭ kune kun la voluptamaj [[satiruso]]j kaj aliaj estuloj de la naturo. Oni diras ke la [[epifanio]] de la nimfoj estis en la tagmezo, pro tio oni avertis la promenantojn, je tiu momento, ne alproksimiĝi al la fontoj, al la rojoj aŭ al la arbaj ombroj; ankaŭ oni rakontas pri la freneziĝo trafinta tiun kiu ekvidis aperaĵon eliranta el la akvo.
Linio 22: Linio 22:
* '''Napejaj''': Nimfoj de la valoj kaj ĝangaloj.
* '''Napejaj''': Nimfoj de la valoj kaj ĝangaloj.
* '''Meliadoj''': Nimfoj de l' [[frakseno]]j. Tiuj ĉi ne estis sekundaraj estulinoj, ĉar ili naskiĝis de la verŝita sango de [[Urano (dio)|Urano]] dum la unua generacio de la dioj.
* '''Meliadoj''': Nimfoj de l' [[frakseno]]j. Tiuj ĉi ne estis sekundaraj estulinoj, ĉar ili naskiĝis de la verŝita sango de [[Urano (dio)|Urano]] dum la unua generacio de la dioj.

[[ast:Ninfa]]
[[bg:Нимфа]]
[[ca:Nimfa]]
[[da:Nymfe (mytologi)]]
[[de:Nymphe]]
[[el:Νύμφες]]
[[en:Nymph]]
[[es:Ninfa]]
[[fi:Nymfit]]
[[fr:Nymphe grecque]]
[[he:נימפה]]
[[it:Ninfa (mitologia)]]
[[ja:ニンフ]]
[[lb:Nymph]]
[[lt:Nimfa]]
[[nl:Nimf (mythologie)]]
[[pl:Nimfa (mitologia)]]
[[pt:Ninfa (mitologia)]]
[[ru:Нимфы]]
[[sl:Nimfa]]
[[sr:Нимфа]]
[[sv:Nymf]]
[[uk:Німфи]]

Kiel registrite je 20:13, 26 maj. 2006

Nimfo el la gr. νύμφη kun la signifo: tiu kovrita per vualo, fianĉino. Latine nubere, edziniĝi. La praa radiko estas la hindeŭkropa sneubh, kovriĝi. Laŭ la helena mitologio la nimfoj estis sekudaraj diinoj, tio estas, ili aperis post la olimpaj dioj (ekscepte de Meliadoj kiu naskiĝis de la verŝita sango de Urano) kaj personigis la generfortojn de la fundamentaj elementoj: akvo kaj tero. Ili estis ĉiam junaj kaj havis longdaŭran vivon, kavankam mortemaj. Kelkaj miltologoj asertas ke ili estas reprezentaĵoj de la praa Granda Dipatrino kiu potenciĝis antaŭ la enkonduko de la helena dipatriarkeco; tiele ili estis emanaĵoj de Gaja, la Granda Terpatrino kuniĝinta kun la akvo, fekundpova elemento.

La nimfoj troviĝis en la montoj, arbaroj, fontoj, riveroj, rojoj kaj lagoj. Ili ankaŭ estis "viditaj" en la sektoj de la ĝemelaj dioj Artemisa kaj Apolono, ankaŭ Afrodita, Dionizo, Hermeso kaj Pajno aŭ kune kun la voluptamaj satirusoj kaj aliaj estuloj de la naturo. Oni diras ke la epifanio de la nimfoj estis en la tagmezo, pro tio oni avertis la promenantojn, je tiu momento, ne alproksimiĝi al la fontoj, al la rojoj aŭ al la arbaj ombroj; ankaŭ oni rakontas pri la freneziĝo trafinta tiun kiu ekvidis aperaĵon eliranta el la akvo.

Ĉiam junaj, graciaj kaj belaj ili estis bonfarantaj estulinoj kaj amataj de multaj dioj (Zeŭso, Apolono, Dionizo, Hermeso) kaj homoj.


Klasifiko de la Nimfoj:

  • Oceanidinoj: La tri mil marnimfoj, filinoj de Oceano.
    • Metisa Μῆτις
    • Eŭrinoma
    • Kalipsa
  • Nereidinoj: La 50 marnimfoj, filinoj de Nereo.
  • Potamidinoj: Rivernimfoj, filinoj de la rivero Potamo.
  • Najadoj: Nimfoj de torentoj kaj rojoj.
  • Krenejaj kaj Pegejaj: Nimfoj de la fontoj.
  • Limneidoj: Nimfoj de la lagoj.
  • Driadoj: Nimfoj de la arbaro.
  • Hamadriadoj: Nimfoj de la arboj, ĉefe de la kverko.
  • Oreadoj: Nimfoj de la montoj.
  • Napejaj: Nimfoj de la valoj kaj ĝangaloj.
  • Meliadoj: Nimfoj de l' fraksenoj. Tiuj ĉi ne estis sekundaraj estulinoj, ĉar ili naskiĝis de la verŝita sango de Urano dum la unua generacio de la dioj.