Demofono (filo de Keleo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Jean-François Clet movis paĝon Demofono al Demofono (filo de Keleo): estas du Demofonoj ; tiu, kiu lasis sian nomon al asteroido estas la alia
ligo al apartigilo
Linio 1: Linio 1:
{{TemasPri|Demofono filo de [[Keleo]]|[[Demofono]]}}
'''Demofono''' ([[helena|helene]] ''Δημοφῶν'', ankaŭ ''Δημοφόων'', [[latino|latine]] ''Demophoon'') estis en la [[helena mitologio]] filo de la eleŭsina reĝo [[Keleo]] kaj lia edzino [[Metaneiro]].
'''Demofono''' ([[helena|helene]] ''Δημοφῶν'', ankaŭ ''Δημοφόων'', [[latino|latine]] ''Demophoon'') estis en la [[helena mitologio]] filo de la eleŭsina reĝo [[Keleo]] kaj lia edzino [[Metaneiro]].



Kiel registrite je 16:27, 22 aŭg. 2015

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Demofono filo de Keleo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Demofono.

Demofono (helene Δημοφῶν, ankaŭ Δημοφόων, latine Demophoon) estis en la helena mitologio filo de la eleŭsina reĝo Keleo kaj lia edzino Metaneiro.

Ŝajnas, ke en mitojn li eniris nur merite de Demetra, diino de la kultivata grundo, de fekundeco kaj rikolto. Kiam ŝi vagis tra la mondo kaj serĉis sian filinon Persefonon, kiun forrabis la dio de Tartaro, Hadeso, donis al ŝi azilon kaj gastadon gepatroj de Demofono. Demetro decidis rekompensi ilin.

Ŝi fariĝis ĉe ili edukistino kaj sekrete ŝmiris ilian filon Demofonon per ambrosio kaj hardis lin per fajro (simile, kiel faris diino Tetiso al sia filo Aĥilo), ke li atingu senmortecon. Foje ekvidis ŝin ĉe tio Metaneiro kaj malpermesis al Demetro tiun ĉi agadon. Demetro eldiris bedaŭron pro tio, sed almenaŭ dediĉis al Demofono eternan gloron.

Ne estas ekzakte dirite kiamaniere ŝi tion okazigis. Eble simile kiel al Demofona frato Triptolemo, kiun ŝi instruis kultivi grenon, ŝi glorigis Demofonon ĉe agrikulturado.

Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Démofoón