Marjane Satrapi: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e Migris al Vikidatumoj ĉe d:Q126633.
Linio 26: Linio 26:
[[Kategorio:Francaj artistoj]]
[[Kategorio:Francaj artistoj]]
[[Kategorio:Verkistoj de bildstrioj]]
[[Kategorio:Verkistoj de bildstrioj]]

[[fa:مرجان ساتراپی]]

Kiel registrite je 03:53, 26 okt. 2015

Marjane Satrapi

Marjane SATRAPI (perse: مرجان ساتراپی [marĝan satrapi] (naskita la 22-an de novembro 1969 en Raŝt, Irano) estas irana-franca bildliteratura verkisto, artisto kaj filmfaristo. Ŝi antaŭe loĝis en Aŭstrio kaj Svedio, sed nun loĝas en Parizo kun sia sveda edzo. Ŝi havas iranan kaj ekde 2006 ankaŭ francan civitanecon.

Satrapi estas plej konata pro sia bildliteratura aŭtobiografio "Persepolis". En tiu kvarvoluma verko ŝi priskribas sian plenkreskiĝon sub la kondiĉoj de la irana islama revolucio. En 2007 ŝi reĝisoris kiam ŝi faris desegnitan filmon samnoman el la libro kune kun Vincent Paronnaud. Plia bildliteratura verko de ŝi, "Kokaĵo kun prunoj", estis filmigita en 2011, kaj ŝi denove reĝisoris.

Verkaro

  • 2000, 2001: "Persépolis", volumoj 1 kaj 2
  • 2001: "Les monstres n'aiment pas la lune", "La monstroj ne amas la lunon"
  • 2002, 2003: "Persépolis", volumoj 3 kaj 4
  • 2003: "Broderies", "Brodaĵoj"
  • 2005: "Poulet aux prunes", "Kokaĵo kun prunoj"

Premioj

  • 2005 Peter Pan-priset, sveda infanliteratura premio
  • 2005 Urhunden, sveda bildliteratura premio
  • 2004 Max-und-Moritz-Preis, germana bildliteratura premio

Eksteraj ligiloj