Abomeninda jardeko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 5 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q2378204)
File renaming criterion #2: To change from a meaningless or ambiguous name to a name that describes what the image particularly displays. (GlobalReplace v0.6.5)
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Francisco de Goya y Lucientes 070.jpg|thumb|right|300px|Fernando la 7-a pentrita de [[Goya]]]]
[[Dosiero:Francisco Goya - Portrait of Ferdinand VII of Spain in his robes of state (1815) - Prado.jpg|thumb|right|300px|Fernando la 7-a pentrita de [[Goya]]]]
Oni konas per la esprimo '''Abomeninda jardeko''' (en [[hispana]] [[Década Ominosa]]) (1823-1833) la periodon de la historio de Hispanio kiu korespondas al la lasta fazo de la reĝado de [[Fernando la 7-a (Hispanio)]] kaj al la restarigo de la [[absolutismo]] post la [[Liberala jartrio]] (1820-1823) kiam regis la [[Hispana konstitucio de 1812]] aprobita en 1812.
Oni konas per la esprimo '''Abomeninda jardeko''' (en [[hispana]] [[Década Ominosa]]) (1823-1833) la periodon de la historio de Hispanio kiu korespondas al la lasta fazo de la reĝado de [[Fernando la 7-a (Hispanio)]] kaj al la restarigo de la [[absolutismo]] post la [[Liberala jartrio]] (1820-1823) kiam regis la [[Hispana konstitucio de 1812]] aprobita en 1812.



Kiel registrite je 23:42, 22 sep. 2016

Fernando la 7-a pentrita de Goya

Oni konas per la esprimo Abomeninda jardeko (en hispana Década Ominosa) (1823-1833) la periodon de la historio de Hispanio kiu korespondas al la lasta fazo de la reĝado de Fernando la 7-a (Hispanio) kaj al la restarigo de la absolutismo post la Liberala jartrio (1820-1823) kiam regis la Hispana konstitucio de 1812 aprobita en 1812.

Disvolvigo

La periodo malfermiĝas per la invado de la Centmil Filoj de Sankta Ludoviko, la 7-a de aprilo de 1823, franca armeo estrata de Ludoviko Antonio de Burbono, duko de Angulemo kiu submetis la liberalan Hispanion laŭ ordo de la Sankta Alianco, maltrankvila pro la disvolviĝo de la liberalismo en Hispanio kaj instigita de la sekretaj spionoj kiujn la hispana reĝo sendis al la potencoj kunaliancaj por ke ili al li evitu la neceson devi regi submetinte al konstitucio.

En ĉi tiu periodo okazis unu el la grandaj subpremoj faritaj kontraŭ la liberaluloj kiuj povis resti en la Duoninsulo, ĉar la plej signifaj devis elmigri en maso ĉefe al Londono, al la kvartalo de Somerstown, sed ankaŭ al Malto, Parizo, Usono kaj la ĵus naskitaj hispan-amerikaj respublikoj por eviti la morton. Rafael del Riego estis ekzekutita sur la placo de la Hordeo de Madrido la 7-a de novembro de 1823 kiel mezuro ekzempliga.