Direktivo (Eŭropa Unio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 34: Linio 34:
{{Portalnomo|Juro}}
{{Portalnomo|Juro}}
[[Kategorio:Juro]]
[[Kategorio:Juro]]
[[Kategorio:Eŭropunia juro]]
[[Kategorio:Eŭropa Unio]]
[[Kategorio:Eŭropa Unio]]

Kiel registrite je 23:46, 30 jun. 2006

Portalo:Juro > Eŭropunia juro > Derivita juro > Direktivo


Laŭ la artikolo 249 (3-a alineo) de la traktato pri Eŭropa Komunumo, "Direktivo estas deviga por tiuj koncernitaj membroŝtatoj rilate la atingotajn celojn, sed lasas al la naciaj instancoj la elekteblecon de formo kaj rimedoj".

Direktivo ŝajnas kiel nerekta agrimedo, kies tekniko similas al tiu de la nacia kadroleĝo. Ĝi partoprenigas la membroŝtatojn en la farado de la eŭropunia leĝaro. Eŭropa Unio difinas la atingotajn celojn por la membroŝtatojn; ĉi-lastaj sekve agas kadre de sia procedura memstareco por atingi tiujn celojn.

Direktivo akordigas du necesojn:

  • partoprenigi la membroŝtatojn en la eŭropunia leĝfarado pro ilia suvereneco;
  • garantii unuecan aplikadon de la eŭropuniaj reguloj.

Cele al klarigo, la Traktato estiganta Konstitucion por Eŭropo donas novan nomon al direktivo: eŭropa kadroleĝo. Ĝia artikolo I-33 ja tekstas jene: "Eŭropa kadroleĝo estas leĝfara akto, kiu, estas deviga por tiuj koncernitaj membroŝtatoj rilate la atingotajn celojn, sed lasas al la naciaj instancoj la elekteblecon de formo kaj rimedoj."

Ecoj de direktivo

Direktivo ŝajnas tute kontraŭa al reglamento. Tamen la eŭropunia praktiko pli kaj pli proksimigas ilin.

Akto sen ĝenerala apliko

Direktivo principe celas nur iujn membroŝtatojn. Tiel ke ĝia aplikado dependas de ĝia efektiva sendo al la aladresatoj.

Tamen praktike la direktivoj prenas ĝeneralan aplikon pro tio, ke ili estas plejofte adresitaj al ĉiuj membroŝtatoj; tiel ke ili efikos super la tuta Eŭropa Unio. La Maastriĥta traktato postulas, ke tiuokaze direktivo estu publikigita en la Oficiala Gazeto de Eŭropaj Komunumoj (same kiel reglamento).

Akto deviga ne en sia tuteco

La ĉefa eco de direktivo kuŝas en tio, ke ĝi donas rezultan devigon al la koncernitaj membroŝtatoj kaj donas al ili ioman liberecon por atingi la rezulton. Sekve, principe devigas nur tiuj direktivaj dispozicioj, kiuj indikas atingotan celon.

Tamen praktike direktivoj emas limigi la liberecon de la ŝtatoj, ĉar la direktivoj mem ofte tre precizigas la detalojn por sia aplikado... tiel ke la ŝtatoj foje ne plu povas mem elekti la formon kaj la rimedojn por apliki ilin. Tamen hodiaŭ oni provas rekonformiĝi al la origina principo donante pli grandan rimedan liberecon al la membroŝtatoj.

Akto nerekte aplikenda en la membroŝtatoj

Por esti aplikata, direktivo necesigas enlandan transformon far la membroŝtato. Tiukadre ĉiu ŝtato agas laŭ sia konstitucia regularo kaj laŭ la ekzistantaj naciaj proceduroj. Ĉiu ŝtato elektas, kiuj aktoj estas la plej taŭgaj kaj trafaj por plej bone atingi la direktivan rezulton.

Ŝablono:Portalnomo