Uzanto-Diskuto:Xavy

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franca vikiprojekto[redakti fonton]

Saluton!

La 19-an de majo en la franca vikipedio estis kreita "vikiprojekto, esperanto". Ĉuij vikipedistoj estas invititaj (vokitaj) por partopreni. :-) vikiprojekto-esperanto Ĝis baldaŭ Corinne Daudier 08:26, 20. Maj 2005 (UTC)

Dankon pro via helpo ![redakti fonton]

Kara samlandano,

Dankon pro la multaj korektoj kiujn vi redaktis en la artikolo Francio. Mia scio de Esperanto estas ve ankoraŭ ne perfekta ! Ne hezitu korekti la sekvantajn paragrafojn se vi havas sufiĉe da tempo.

Ankaŭ mi loĝis en Valencieno dum unu jaro, kiam mi studis ĉe liceo Watteau. Malgaja urbo sed elstara loĝantaro ! Amike, :=)

Thomas Guibal 16:16, 20. Apr 2006 (UTC)

Bonvole, kara, verku artikolon pri jurisprudenco ĝenerale. Mi mem bezonis tiun koncepton en Diskuto:Spiritismo, sed kiel mi ne studis juron, mi ne sciis verki pri tio. Antaŭdankon. Roberto 12:48, 29. Dec 2006 (UTC)

Mi pensas ke estas eraro en nomoj. Juro ne estas la aro de reguloj aŭ normoj sed leĝo estas. Juro estas instiucio kiu juras kaj punas. Arkadiusz Zychewicz 00:20, 29. Mar 2008 (UTC)

Thanks from Vilnius, LT ;-) --Brox 14:05, 28. Nov 2009 (UTC)

Ministraroj[redakti fonton]

Mi trarigardis tiujn viajn artikolojn. Memoru ke tiuj homoj kiuj nomiĝas per finaĵo -ux devas esti verkitaj tiele kun duobla ikso kiel Roger Fauroux por ke aperu la ikso. Se oni verkas nur per unusola ikso aperos Roger Fauroŭ.--kani 21:22, 27. Jul 2010 (UTC)

Estimata Kani, mi dankas vin pro via atentigo. Ĝuste tion mi memoris pli frue en la tago, sed korektis nur unu "ministraran" paĝon, en kiun ŝoviĝis tia mistajpo. Mi dankas vin pro la korekto de la tuta paĝo pri la dua ministraro de Rocard. Sincere via, Xavier Dewidehem 21:40, 27. Jul 2010 (UTC)

Invit(et)o[redakti fonton]

Saluton estimata samlingvano, se vi fojfoje vizitos la retejon Tatoeba http://tatoeba.org/ kaj aldonos aŭ korektas kelkajn frazojn, mi kaj aliaj tre ĝojos. Kompreneble viaj agadoj jam estas multaj — nu, sed Tatoeba bezonas ulojn, de via speco, kiuj bonege regas Esperanton. ☺ Montanesko (diskuto) 23:47, 14 Jan. 2013 (UTC)

Franca paĝo pri Lille[redakti fonton]

Saluton, Mi provis aldoni linion pri Lille 2015 sed iu uzanto forviŝas ĝin. Ĉu vi povas provi interveni. Dankon, Golfestro (diskuto) 09:02, 30 Aŭg. 2013 (UTC)

Atentu: dosiero alŝutita de vi eble estos forigita![redakti fonton]

Vi iam alŝutis la dosieron Dosiero:Xdewidehem.jpg. Al ĉi tiu dosiero mankas informoj pri la permesilo, do ĝi eble estos forigita. Vi havas du eblojn: akcepti la baldaŭan forigon aŭ aldoni taŭgan liberan permesilon al la dosiero. Vi havas du semajnojn por plenumi ĉi tiun peton. Je la 6-a de oktobro 2018 mi petos al la administrantoj de Vikipedio forigi la dosieron. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:02, 22 sep. 2018 (UTC)[Respondi]