Presbiterianismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
e Osteologia movis paĝon Presbiteriismo al Presbiterianismo anstataŭigante alidirektilon: laŭ NPIV http://vortaro.net/#presbiterianismo kaj Esperanto–English Dictionary (John C. Wells)
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:32, 5 sep. 2019

John Knox

Presbiteriismo estas kristana konfesia tradicio kiu devenas de la disvolviĝo de la instruoj de Johano Kalvino kaj liaj posteuloj ĉefe en Skotlando. La nomo de la konfesio estas derivita el la termino presbiterio, kiu estas baza eklezia unuo iom simila al diocezo. Tamen, plej multaj presbiteriaj eklezioj ne havas episkopojn. La pli grandaj presbiteriismaj eklezioj havas ankaŭ organizajn nivelojn super la presbiterio, kutime nomataj "sinodoj" kaj "ĝeneralaj asembleoj".

Presbiteriismo komenciĝis en la 16-a jarcento, kiam John Knox revenis al Skotlando post studado kun Kalvino en Ĝenevo.

Eklezioj

La oficiala Eklezio de Skotlando estas presbiteria, kaj ekzistas pluraj aliaj presbiteriaj eklezioj en tiu lando, kaj aliaj en Anglio, Kimrio, Usono, Kanado ktp. Presbyterian Church (USA) (mallonge: PC(USA); esperantigite: Presbiteria Eklezio (Usono)) estas la plej granda eklezia organizaĵo de la presbiteriisma tradicio en Usono. Fine de 2014 ĝi havis 1.667.767 membrojn, 20.383 ordinitajn pastrojn, kaj 9.829 lokajn eklezierojn.