Akvedukto de Noáin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvedukto de Noáin
Acueducto de Noáin
Noaingo akueduktua

akvedukto
Prezento
Stilo Novklasika
Tipo Monumento
Dato de konstruo 1782-1790
Protekto Historia monumento RI-51-0006883-00000[1]
Geografio
Lando Hispanio
Regiono Navaro
Loko Subiza, Tajonar kaj Noáin
Geografia situo 42° 44′ 42″ N, 1° 37′ 45″ U (mapo)42.745-1.629167Koordinatoj: 42° 44′ 42″ N, 1° 37′ 45″ U (mapo)
Akvedukto de Noáin (Hispanio)
Akvedukto de Noáin (Hispanio)
DEC
Akvedukto de Noáin
Akvedukto de Noáin
Akvedukto de Noáin
Situo de Akvedukto de Noáin
Akvedukto de Noáin (Navaro)
Akvedukto de Noáin (Navaro)
DEC
Akvedukto de Noáin
Akvedukto de Noáin
Akvedukto de Noáin
Situo de Akvedukto de Noáin

Map

vdr

La Akvedukto de NoáinAkvedukto de Subiza estas verko realigata dum la reĝado de Karlo la 3-a por transporti trinkeblan akvon al urbo Pamplono, en Navaro (Hispanio).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La akvedukto uzas la akvojn el la akvofonto de Subiza, situanta en la norda basen-flanko de la Sierra del Perdón kaj ĝi provizis la urbon ĝis la jaro 1895.[2]

La projekto de akvedukto estis komence konfidita al franca inĝeniero Francisco Geni, sed fine ĝi estis realigita en 1782 de Ventura Rodríguez kunlabore kun Santos Ángel de Ochandátegui kaj poste, kun Francisco Alejo Aranguren. [3]

Ĝi estas 16,5 km longa kaj la kosto de ĝia konstruo altiĝis al 1 250 000 pesetoj de la epoko.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bienes de Interés Cultural
  2. 2,0 2,1 Pinilla Navarro, V. (editor). (2008) Gestión y usos del agua en la cuenca del Ebro en el siglo XX (hispane). Zaragoza, Hispanio: Prensas Universitarias de Zaragoza, p. 759. ISBN 978-84-7733-997-7.
  3. Lozano Bartolozzi, M. del M.. (2011) Historia del Urbanismo en España II (hispane). Madrido, Hispanio: Cátedra, p. 640. ISBN 978-84-376-2895-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Acueducto de Noáin en la hispana Vikipedio.