Bajadero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du bajaderoj, 1920

Bajadero laŭ PIV estas hinda dancistino, ĝenerale alligita al templo. Alinome devadasi (en sanskrito, signifas servanto de dio) estas junulino de Suda Barato kiu estis dediĉita al servo kaj adorado de la diaĵo de templo por sia tuta vivo. Antaŭ la brita regado, ili havis altan statuson en la socio. Krom servir al la dio, ili distris la adorantojn per dancoj kiaj Baratanatjam.

Dum la epoko de la Brita Hindio la tradicio jam malpliiĝis. Nuntempe ili ne ekzistas ĉar ties ekzistado estis nuligita en Barato ekde 1988.