Batalo de Kadeŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramseso la 2-a en la Batalo de Kadeŝo.
Spionoj batitaj de Egiptanoj.

La Batalo de Kadeŝo okazis inter fortoj de la Nova Egipta Imperio sub Ramseso la 2-a kaj la Hitita Imperio sub Muvatalli la 2-a ĉe la urbo Kadeŝo je la rivero Orontes, supre el la lago Homs apud la nuntempa landlimo inter Libano kaj Sirio.[1]

La batalo estis ĝenerale datita el la 1274 a.K. en la Egipta kronologio,[2] kaj ĝi estas la plej frua antikva batalo en registrita historio el kiu oni konas detalojn de taktiko kaj formaĵoj. Oni supozas, ke ĝi estis la plej granda ĉarbatalo iam okazinta, ĉar en ĝi partoprenis inter 5,000 kaj 6,000 ĉaroj totale.[3][4][5]

Kiel rezulto de arkeologiaj malkovroj de multaj Kadeŝaj skribaĵoj kaj de la pactraktato inter Egiptanoj kaj Hititoj, ĝi estas la plej bone dokumentita batalo en la historio de Antikveco.[6]

Disvolvigo[redakti | redakti fonton]

Kiam Ramseso la 2-a alproksimiĝis al la hitita urbo Kadeŝo, li eksciis de du militkaptitaj soldatoj, ke la kerno de la malamika soldataro estas malproksima multajn horojn da marŝado. Ramseso ekkredis al ili kaj li ekordonis ataki la urbon. Kiam li konstatis, ke la tuta armeo de la kontraŭulo estas embuskanta, estis jam malfrue. La ĉefa parto de la egiptiaj taĉmentoj ankoraŭ ne venis, hititoj kun 2500 militveturiloj kaj 7500 viroj facile supernombris la antaŭgvardion de la faraono. Ramseso kaj liaj batalantoj troviĝis ĉirkaŭitaj kaj de absoluta pereo kaj kapitulaco savis ilin nur ĝustatempa aliro de helpo. Ramseso fine atingis taktikan venkon, kvankam la hititoj plu tenis la strategian Kadeŝon kaj ĉiun ceteran teritorion. Post fulmorapide fermita armistico la egiptoj revenis hejmen.

Koordinatoj: 34° 34′ Nordo 36° 31′ Oriento / 34.57 °N, 36.51 °O / 34.57; 36.51 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Apud la nuntempa vilaĝo Al-Houz en la siria Al-Kusajr Distrikto. Vidu Kitchen, K. A., "Ramesside Inscriptions", volume 2, Blackwell Publishing Limited, 1996, pp. 16–17.
  2. Ĉirkaŭ la "jaro 5a III ŝemua tago 9" de la regado de Ramseso la 2-a (BAR III, p. 317) aŭ pli precize la 12an de majo, 1274 a.K. baze sur la plej ofte akceptita dato de la ascendo de Ramseso la 2-a en 1279 a.K.
  3. Eggenberger, David (1985). An Encyclopedia of Battles. Dover Publications. p. 214.
  4. Dr. Aaron Ralby (2013). "Battle of Kadesh, c. 1274 BCE: Clash of Empires". Atlas of Military History. Parragon. pp. 54–55. ISBN 978-1-4723-0963-1.
  5. Dr. Aaron Ralby (2013). "Hatti and Mitanni, 18th–12th Centuries BCE: A Kingdom Found". Atlas of Military History. Parragon. pp. 52–53. ISBN 978-1-4723-0963-1.
  6. Ockinga, Boyo (1987), "On the Interpretation of the Kadesh Record", Chronique d'Égyptologie, 62 (123–124): 38–48, doi:10.1484/J.CDE.2.308740, p. 38: "No battle fought in antiquity is so well-documented as the clash between the Egyptians and the Hittites before the city of Kadesh on the Orontes in 1275 BC"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]