Coz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Coz
Coz
rokmuzika grupo
Komenco 1974 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Coz [koz] (Hufumfrapego) estas muzika grupo hispana de rokenrolo kiu ĝuis grandan popularecon fine de la 1970-aj jaroj kaj komence de la 1980-aj jaroj pli malpli rilate al la tiama movado nome Madrida Movida. Post diversaj ŝanĝoj en la membraro de la grupo ankoraŭ en la 21a jarcento pluregistras diskojn kaj koncertas. La tialo de tiom frapa nomo por muzika grupo rilatas al neceso malkonfuzigi la dungontojn pri la karaktero de ties kantoj.

Unu el la plej popularaj kaj memorataj kantoj de la grupo estas Las chicas son guerreras (La junulinoj estas militecaj).

Membroj[redakti | redakti fonton]

  • Juan Márquez: Basgitaro kaj voĉo.
  • Eduardo Pinilla: Gitaro.
  • Tony de Juan: Gitaro.
  • Cutu de la Puente: Drumoj.
  • Juan Carlos Snoopy: Piano.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1980.- Más Sexy;
  • 1981.- Las chicas son guerreras;
  • 1982.- Duro;
  • 1984.- Romper la red;
  • 1986.- Legítima defensa;
  • 1989.- Travesura;
  • 1998.- Hasta que las muerte nos separe (recopilatorio);
  • 2006.- Amigo mío;
  • 2008.- Revuelta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]