Edburga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Edburga
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 649 (0649-11-30)
en Anglio
Morto 13-an de decembro 751 (0751-12-13) (102-jaraĝa)
en Minster
Profesio
Okupo monaĥino vd
Aktiva en Minster Abbey vd
Sanktulo
vdr

Edburga (aŭ Bugga aŭ Eadburh, m. 751) estis anglosaksa sanktulino.

Ŝiaj gepatroj estis Centwine, reĝo de Wessex, kaj ties edzino Iurminburh aŭ Engyth. Ŝi iĝis monaĥino kaj eniris la abatejon de Minster en Thanet, Kent, kie ŝi estis amikino kaj studento de la abatino Sankta Mildred. Ŝi sekvis Mildred kiel abatino en 716. Ŝi estis lerta skribistino kaj kaligrafino. Ŝi pilgrimis al Romo, kie ŝi renkontis Sanktan Bonifacion, kun kiu ŝi poste korespondis (kvankam la leteroj perdiĝis). Ŝi subtenis lian misian agadon en Germanio kaj kopiis manuskriptojn por li. Ŝi mortis en 751 ĉe sia abatejo.

Ŝia fest-tago estas la 12-an de decembro.