Filhos de Gandhy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Membroj de Bloco Filhos de Gandhy

Filhos de Gandhy (eo „filoj de Gandhi“) estas membroj de brazila karnavala grupo aŭ bloko („bloco“). Kiel afoŝeo-bloko ĝi partoprenas la karnavalon de Salvador de Bahio kune kun pluraj miloj da partoprenantoj.

Filhos de Gandhy fondiĝis la 18-an de februaro1949 kaj estis la ununura karnavala grupo de Salvador, kiu ludis afrikobrazilan muzikon, ĝis kiam en 1974 ekestis la bloco afro Ilê Aiyê. La nomado laŭ Mahatma Gandhi devis programe ekpreni la principon de senperforto. La radikoj de afoŝeomuziko kuŝas en la afrikobrazila religio kandombleo, ties muzikon de la bloko volis surstratigi. Tradicie la grupo sin vestas per blanko kun bluaj turbanoj, dediĉitaj al la kandombleaj dioj Obatalo kaj Oguno.

Filhos de Gandhy estas ĝis nun la plej konata afoŝeobloko de Salvador, la asocio havas plurajn milojn da membroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]