Flago de Ilinojso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Ilinojso
Flago de Ilinojso
Flago de Ilinojso
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3, 3:5 aŭ 5:8
Priskribo Blanka flago kun la ŝtata blazono en la centro kaj la vorto "Illinois" sub ĝi
Oficialigo 1-a de julio 1970
vdr

La flago de Ilinojso (subŝtato en Usono) en ĝia nuna formo, estis oficiale adoptita la 1-an de julio 1970. La unua flago de Ilinojso estis dezajnita en 1912 de Lucy Derwent, kies propono venkis, inter 35 partoprenantoj, en konkurso organizita de la Idinoj de la Usona Revolucio. Ĝi konsistis el blanka kampo kun la ŝtata blazono. Ĝi estis adoptita oficiale la 6-an de julio 1915, post aprobo de la du Ĉambroj de la Ĝenerala Asembleo de Ilinojso.

Leĝo-projekto kun la celo modifi la originan dezajnon de 1915, aldonante la vorton «Illinois» sub la blazono, estis proponita de la reprezentanto Jack Lansing kaj aprobita de la Ĝenerala Asembleo kaj reganto Richard B. Ogilvie la 17-an de septembro 1969. Ogilvie kreis komitaton por establi dezajn-regularon de la nova flago, por certigi la uniformecon de la reproduktado de la koloroj kaj la dezajno de la flago-fabrikantoj.