Gavoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dancado de gavoto en Bretonio (1878)

Gavoto estas historia societa danco. Ĝi ofte estas ero de la baroka suito. Karakteriza por gavoto estas:

  • rapida tempo en vigla alla breve-ritmo
  • para ritmo sen sinkopoj aŭ flankaj akcentoj.
  • ofte duontakta anakruzo
  • kutime du partoj, kiuj iliaflanke konsistas el almenaŭ du frazoj kaj estas ripetataj. La dua frazo de ĉiu parto kutime komencas taktmeze.

Notekzemplo[redakti | redakti fonton]

"A Tempo di Gavotti" de Georg Friedrich Händel.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]