Gorgido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gorgido (Γοργίδας) estis nobelulo kaj militisto teba kompano de la generalo Epaminondas kaj komandante de la Bataliono de Tebo, milita korpuso de elito formita de 150 paroj de amikoj, komponitaj de po unu viro kaj lia knabo, kiuj batalis kune, 300 totale. Post la rekonkero de Tebo, okupita en la 379 a. K. fare de roto el Sparto, kaj post la morto de Arĥio kaj Leontiado, Epaminondas kaj Gorgido unuiĝis al Pelopido kaj enmetis lin en la teban azembleon, petante al popolon lukti por la libereco. En 378 a. K. Gorgido kaj Pelopido estis "beotarĥoj" kaj decidis pacnegoci kun Esfodrio, la sparta guberniestro kiun Kleombroto estis lasinte en Tespio, por havigi ke Sparto invadu Atikon provokante kontraŭstaron inter Ateno kaj Sparto.