IAB

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konsilio pri la arkitekturo de Interreto (angle Internet Architecture Board, angle IAB) estas grupo de teknikaj konsilantoj de ISOC, okupiĝanta pri:

  • inspektado de la arkitekturo de Interreto, ĝiaj protokoloj kaj ligitaj al ili proceduroj;
  • inspektado de kreado de novaj interretaj normoj;
  • redaktado kaj publikigo de la dokumentoj RFC;
  • konsilado al la estraro de ISOC pri teknikaj, arkitekturaj kaj proceduraj demandoj, ligitaj al Interreto kaj ĝiaj teknologioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La retejo de Internet Architecture Board (angle)