Interreta Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ISOC)
Interreta Societo
emblemo
volontula asociokaritata organizaĵo
Komenco 11-a de decembro 1992 vd
Geografia situo 38° 57′ 10″ N, 77° 20′ 2″ U (mapo)38.952837-77.333894Koordinatoj: 38° 57′ 10″ N, 77° 20′ 2″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Reston
Interreta Societo (Virginio)
Interreta Societo (Virginio)
DEC
Interreta Societo
Interreta Societo
Lokigo de Virginio en Usono
Map
Interreta Societo
Agareo

regado de Interreto
• interreta konekto
alireblo

Fondinto(j) Vinton CerfRobert Kahn vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
John Levine vd
Ĉefestro(j) Gonzalo Camarillo vd
Estr(ar)o Andrew Sullivan
Lingvoj

angla lingvo

Filioj Internet Society France • Public Interest Registry • Internet Society Ghana • IETF vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

Interreta Societo (angle Internet Society, mallongigite ISOC) estas internacia profesia organizaĵo okupiĝanta pri evoluigo kaj disponebligo de Interreto. La organizaĵo nombras pli ol 20 mil individuajn membrojn kaj pli ol 100 organizaĵojn-membrojn en pli ol 180 landoj de la mondo. La Interreta Societo provizas organizan bazon por multaj aliaj konsilaj kaj esploraj grupoj okupiĝantaj pri evoluigo de Interreto, en tiu nombro IETF kaj IAB.

Taskoj de la organizaĵo[redakti | redakti fonton]

La tasko de la Interreta Societo estas kontribui al evoluigo de Interreto, ellaborado de novaj interretaj teknologioj kaj disponebligo de la reto mondskale. Oficiale ISOC estas neprofitcela eduka organizaĵo. Ĝi havas oficejojn en Virginio (Usono) kaj Ĝenevo (Svislando). ISOC oficiale posedas rajtojn je ĉiuj dokumentoj RFC kaj aplikas multajn fortostreĉojn por praktika enkonduko de la Normoj de Interreto priskribitaj en RFC. Oficiale la misio de ISOC sonas jene:

Propagando de nefermita disvolviĝo, evoluo de uzo de Interreto por la bono de ĉiuj loĝantoj de la Tero[1].

Sed Interreta Societo okupiĝas ne nur pri informa kaj eduka agado. ISOC okupiĝas ankaŭ pri financado kaj kunordigado de sociaj iniciatoj rilataj al Interreto. Ĝi sponsoras multajn aranĝojn tra la tuta mondo (plejparte en evolulandoj), celatajn je popularigo de Interreto kaj trejnado pri uzo de la reto por vastaj tavoloj de loĝantaro. La Interreta Societo okupiĝas ankaŭ pri kalkulado de reta statistiko kaj okazigas merkatikajn esplorojn.

ISOC ĉiujare okazigas konferencojn «Internacia Retumado» (angle International Networking, INET), kie reprezentantoj de la interreta komunumo pridiskutas demandojn de plua evoluigo kaj normigo de la tutmonda reto.

Konciza historio[redakti | redakti fonton]

La Interreta Societo estis fondita en 1992 por doni korporacian strukturon al organizaĵoj okupiĝantaj pri evoluigo de Interreto, tiaj kiel IETF. La temo estas, ke IETF kaj similaj organizaĵoj estis kaj restas sufiĉe malformalaj de la jura vidpunkto, sed ili bezonas financan subtenon kaj difinitan juran statuson. Ĝuste por tiuj celoj estis kreita la Interreta Societo.

En 2012 la Interreta Societo lanĉis Interretan Halon de Famo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Годовой обзор Internet Society за 2009 год (ruse) (PDF). Internet Society (2009). Arkivita el la originalo je 2013-06-15. Alirita 2014-06-16.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]