Iksiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iksiono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Aeton
Edzo/Edzino Dia
Kunulo Nephele
Infanoj Abas • Piritoo • Centaurus • Tisadia
vdr

Iksiono (helene Ἰξίων , latine Ixion) estis en la helena mitologio filo de lapitha reĝo Flegio.

Iksiono, José Ribera, 1632

Iksiono estis edziĝonta kun knabino Dia kaj invitis ŝian patron Ioneon (ankaŭ nomatan Deioneo), ke li venu bankedon kaj ricevu riĉajn fianĉdonacojn. Anstataŭ tio li inside embuskigis kavon, kiun plenigis per amaso da ardanta ligna karbo. Estonta bopatro falis en ĝin kaj pereis. Tio vekis naŭzon de malaltaj dioj, ili konsideris tion abomenan faron kaj rifuzis purigi Iksionon de la kulpo. Nur la plej alta dio Zeŭso purigis lin kaj eĉ invitis lin al sia tablo.

Sed Iksiono estis krom tio aldone maldankemulo kaj diboĉulo kaj strebis tiuokaze al Zeŭsa edzino Hera. Sed Zeŭso malkovris lian intencon, el nubo kreis formon de malvera Hera kaj duonebria Iksiono vere senhonte penis pri ŝi. Zeŭso tiel kaptis lin ĉe la freŝa faro kaj vipigis lin. Poste ĵetis lin en Tartaron, kie li estis plektita en radon, kiu ĉiam rotacias. Iksiono tiel ligiĝis al konataj submondaj suferantoj Sisifo kaj Tantalo.

Oni diras, ke malvera nuba Hera estis poste kiel Nefelo, diinno de nuboj, patrino de la unua Kentaŭro.

Reflekto en arto[redakti | redakti fonton]

  • Fama Ticiano inspiriĝis per punoj de tiuj ĉi mitaj kulpintoj kaj en jaroj 1549-1550 kreis serion da bildoj, inter ili bildojn "Torturo de Prometeo", Prometeo, Sisifo kaj Tantalo. Tiuj ĉi konserviĝis kaj estas nun en madrida galerio Prado. Plua bildo Iksiono en la 17-a jarcento pro nekonataj cirkonstancoj perdiĝis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ixión en la ĉeĥa Vikipedio.