Saltu al enhavo

Piritoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Piritoo (helene Πειρίθοος aŭ Πειρίθους , latine Pirithous) estas en la helena mitologio reĝo de lapitoj, filo kaj sekvanto de la reĝo Iksiono.

Piritoo prezentis sian veran patron la plej altan dion Zeŭson, sed tio nenie helpis al li. Post sia ĝusta patro li heredis trosenĝenecon, por kiu estis por eterne punita. Lia patro kulpiĝis tiel, ke unue murdis sian bopatron kaj poste dum bankedo ĉe Zeŭso loginstigis lian edzinon - pro tio estis ĵetita en Tartaron kaj tie estas por eterne plektita en radon, kiu ĉiam turniĝas. Simile Piritoo en submondo suferas punon, sed li estas kondamnita por eterne malvigle senmove sidi en brakseĝo.

Kiam Piritoo eksidis lapitan tronon, volis kompari sin kun atena reĝo Tezeo, amiko de Heraklo. Superekscitis lin al milito per ŝtelo de kelkaj brutoj. Kiam la viroj staris kontraŭ si kaj eksciis ke ili estas egalvaloraj batalantoj, anstataŭ milito fermis amikecon. Sed Piritoo diras, ke en lia vivo tio estis ununura racia faro.

Post reveno en hejmlandon Tesalion li decidis edziniĝi al Hipodamio, filino de la reĝo Buto. Al tiu ĉi nupto estis invitaj preskaŭ ĉiuj dioj escepte de Areso kaj diino Eriso. Ĉeestantoj estis ankaŭ estimataj gastoj kiel la reĝo Nestoro aŭ la reĝo Kaineo. Senpripense al regalfesto Piritoo invitis ankaŭ sovaĝajn centaŭrojn, duone virojn , duone ĉevalojn. Sed la centaŭroj baldaŭ ebriiĝis kaj ĵetis sin sur Hipodamion kaj ceteraj ĉeestantajn virinojn de lapitoj. En sovaĝa batalo kun grekoj estis la virinoj venke defenditaj kaj preskaŭ ĉiuj centaŭroj mortigitaj, krom kelkaj malkuraĝaj fuĝantoj.

Piritoo baldaŭ vidviĝis kaj kune kun Tezeo, en tiu tempo jam ankaŭ vidvo, ekiris serĉi novajn edzinojn. Al ambaŭ plaĉis bela Helena el Sparto (pli malfrue ŝi estis kaŭzo de la Troja milito), forrabis ŝin kaj per loto akiris ŝin Tezeo. Piritoo petis lin akirii alian fianĉinon - Persefonon, edzinon de dio de subtera regno Hadeso. Ĉiu kredigado pri sensencaĵo de tiu ĉi elekto estis vana.

Ambaŭ amikoj sen problemoj venis en submondon, eĉ la reganto Hadeso bonkore venigis kaj aŭskultis ilin. La potenca dio poste petis, ke ili ankoraŭfoje pripensu tion kaj por tio sidiĝu en antaŭsalono. Ili sidiĝis sur ŝtonajn seĝojn - kaj jam ne ekstaris de ili. Post longa tempo Heraklo liberigis Tezeon, sed kiam li volis liberigi ankaŭ Piritoon, la plej alta dio Zeŭso rigore malpermesis tion. Do Piritoo sidas kaj sidos tie senage ĝis fino de la mondo.

Kiel kutime ekzistas ankaŭ alia versio - Heraklo liberigis ankaŭ Piritoon, sed tiu mizere pereis, kiam pli malfrue disŝiris lin hundaro, kiu kaptis lin ĉe provo forrabi edzinon de la reĝo Aidoneo.

Reflekto en arto

[redakti | redakti fonton]

Historio de Piritoo estas konata el mitoj pri Tezeo aŭ pri kentaŭroj kaj lapitoj. Memstaraj estas prezentataj malofte. Tragedion Piritoo verkis Eŭripido, sed el ĝi konserviĝis nur fragmentoj.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peirithoos en la ĉeĥa Vikipedio.