János Ángyán (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Ángyán [jAnoŝ AndjAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ángyán János estas hungara-franca kemiisto, profesoro, membro (ekstera (2016)) de Hungara Scienca Akademio.

János Ángyán [1] naskiĝis en 1956 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Ángyán akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En la studjaro 1979 li pasis tempon en franca instituto helpe de franca stipendio. En 1980 li edziĝis, baldaŭ li havis 9 gefilojn. En la sama jaro li eklaboris en signifa kemia uzino de Budapeŝto. En 1986 li esploris en Toronto kaj Parizo. En 1989 li kandidatiĝis (CSc), en la sama jaro li esploris en Parizo en universitata instituto. En 1990 li pasis tempojn en Stuttgart kaj Bonn helpe de stipendio, en la sekva jaro li esploris en universitato de Nancy, kie la habilitiĝo okazis en 1996. Li ricevis la rangon esplorista profesoro en 2000, en la sekva jaro li estis gastoprofesoro en universitata instituto en Vieno. En 2005 li fondis sendependan esploran grupon en Nancy. En la studjaro 2013 li havis stipendion en kemia instituto de Universitato de Panonio. Li ricevis hungaran memormedalon en 2015.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Quantum Chemical Calculations on the Mechanism of Action of Serine Proteinases (1982) - kun aliaj
  • Covalent bond orders and atomic valence indexes in the topological theory of atoms in molecules (1994) - kun aliaj
  • Geometry optimization of periodic systems using internal coordinates (2005) - kun aliaj
  • Relationships between charge density response functions, exchange holes and localized orbitals (2015) - kun aliaj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.