Kontraŭparalelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kontraŭparaleloj apartenas al la flankaj trisonoj de tonalo. Ili estas parencaj al la ĉefaj trisonoj de tonalo tercioparenca kaj estas markataj laŭ la germana funkciteorio per la litero „g“ (en maĵoro) resp. „G“ (en minoro), kiuj estas skribataj rekte apud la koncernaj ĉefaj funkciosignojn, sur kiuj rilatas la kontraŭparalelo:

  • Toniko-kontrauparalelo: Tg sur la (granda) 3-a ŝtupo, tG sur la (malgranda) 6-a ŝtupo
  • Dominanto-kontrauparalelo: Dg sur la (granda) 7-a ŝtupo, dG auf der (malgranda) 3-a ŝtupo
  • Subdominanto-kontrauparalelo: Sg sur la (granda) 6-a ŝtupo, sG auf der (malgranda) 2-a ŝtupo

Sur la granda tercio de la ĉeftrisono oni formas la koncernan kontraŭparalelon kun la gamotonoj de la tonalo. La kontraŭparaleloj en maĵoro ĉiam troviĝas supre de la ĉeftrisono, en minoro tamen malsupre de la ĉeftrisono.

Ekzemplo: La kontraŭparalelo de C-maĵoro estas e-minoro, la kontraŭparalelo de D-maĵoro estas f♯-minoro. En minoro la kontraŭparalelo de a-minoro male estas F-maĵoro, ekde d-minoro estas B♭-maĵoro.

Uzado de la kontraŭparaleloj[redakti | redakti fonton]

Kontraŭparaleloj havas du komunajn tonojn kun la ĉeftrisono, sur kiu ili rilatas. En maĵoro la toniko-kontraŭparalelo Tg enhavas (male al tonikoparalelo Tp) ne la bazan tonon de la ĉeffunkcio, en minoro estas tute male. Falsan finon en minoro oni formas pro tio per la toniko-kontraŭparalelo tG. Ekz: D – tG. En g-minoro: d-maĵoro – E♭-maĵoro

La toniko-kontraŭparalelo Tg/tG ĝenerale estas plej ofte uzata el inter la kontraŭparaleloj.

En minoro la dominanto-kontraŭparalelo dG estas identa kun la tonikoparalelo tP, kio estus ekz. por a-minoro C-maĵoro (dG) = C-maĵoro (tP). Por ĉi tiu kazo tP venkis kiel simbolo. La subdominanto-kontraŭparalelo sG en minoro ankaŭ estas identa kun la (memstariĝinta) napola sestakordo.

En maĵoro deduktaĵo de la dominanto-kontraŭparalelo kaj de la subdominanto-kontraŭparalelo kondukas malproksimen el la tonalo kaj estas do pli maloftaj.

Alia speco de terciparencaj flanko-trisonoj estas la paralelo-trisonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]