Saltu al enhavo

Paralelakordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paralelakordo estas en la muzika funkciteorio (et-)tritoparencaj trisonoj en flankaj funkcioj. Ili estas pokaze akordoj de la paraleltonalo al la baza tonalo.

La skribmaniero de la funkciteorio distingas je tio maĵorakordojn ĉiam per majuskloj, minorakordojn per minuskloj. Je „vera“ terciparenceco en maĵora-minora tonaleco la paralelakordoj de maĵorakordoj estas minoraj kaj inverse:

  • Sp: minorparalelo de la maĵora subdominanto (je subdominanto F- maĵoro, do d-minoro)
  • sP: maĵorparalelo de la minora subdominanto (je subdominanto d-minoro, do F-maĵoro)
  • Dp: minorparalelo der maĵora dominanto (je dominanto G- maĵoro, do e-minoro)
  • dP: maĵorparalelo de la minora dominanto ( je dominanto e- minoro, do G-maĵoro)

Kiam oni uzas kromate ŝanĝitajn (aliigitajn) tritojn, ankaŭ samgenraj paralelsonoj povas aperi kiel variantaj akordoj; tiam oni diras „pliampleksigita“ tonalo. Ekzemploj:

  • TP: maĵorparalelo de la maĵortoniko (je toniko C-maĵora do A-maĵoro; „maĵorigita“ paralelo)
  • tp: minorparalelo de la minortoniko ( je toniko a-minora do c-minoro; „minorigita“ paralelo)

Alia speco de tritoparencaj flankaj trisonoj estas la kontraŭparaleloj.