Samloka laborado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Samloka laborado (angle coworking) estas la nova tendenco organizi laboron de unuopuloj kaj malgrandaj laborkolektivoj per luo de unu oficejo por kelkaj sendependaj personoj[1]. Oficejoj de samloka laborado funkcias en kelkaj usonaj, eŭropaj, rusiaj kaj ukrainiaj urboj[2][3][4].

Plusoj de samloka laborado[redakti | redakti fonton]

  • Socialigo. Komunikado kun aliaj sendependaj unuopuloj ("liberlanculoj") helpas ne perdi kutimon diskuti kaj aŭskulti.
  • Trovo de novaj komercaj kontaktoj, konstanta interŝanĝo de ideoj kaj spertoj.
  • Interhelpo, komuna laboro pri projektoj. Estas pli facile rapide trovi teamon por granda projekto en tia centro, ol per kutimaj rimedoj.
  • Komforta etoso: samtempe labora (ne kiel hejme) kaj senkontrola (ne kiel en korporaciaj oficejoj).

Minusoj de samloka laborado[redakti | redakti fonton]

  • Kompare al hejma oficejo, bezonatas multe da tempo por atingi la laborlokon.
  • Malsekureco: frekventado de pluraj novaj kaj unutagaj personoj kaŭzas necertecon pri propraĵoj, pri kiuj necesas aparte zorgi. Multaj oficejoj de samloka laborado ne havas ian ajn sekurecservon.
  • Kontraŭleĝeco. Kelkaj samlokaj laborantoj povas okupiĝi pri kontraŭleĝa agado, tio povas damaĝi la aliulojn en la oficejo.
  • Malbona nutrado. Kutime mankas bona skemo pri liverado de tagmanĝoj.
  • Senrespondecemo. Konduto de ĉiu membro de la kolektivo povas influi la aliulojn: tio sekvigas bezonon zorge elektadi homojn por samloka laborado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]