Suria imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suria imperio
1540 – 1556
historia lando • dinastioimperio
Geografio
la teritorio de la suria imperio de 1540 ĝis 1567 jen bildigita verde
la teritorio de la suria imperio de 1540 ĝis 1567 jen bildigita verde
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La suria imperio (panĝabe د سوریانو ټولواکمني) estis imperio establita fare de islamana dinastio de paŝtuna deveno kiu regis vastan teritorion en la norda parto de Suda Azio respektive en la hinda subkontinento dum preskaŭ 17 jaroj, inter la jaroj 1540 kaj 1556/1557. Ĉefurbo de la regno estis Delhio. Ĝi interrompas la regadon de la Mogola Imperio sub imperiestro Humajun, kiu poste restarigis la Mogolan Imperion.

Historio[redakti | redakti fonton]

La imperio estis fondita fare de Ŝer Ŝah Suri, etna paŝtuno el la tribo de surioj, kiu anstataŭis la mogolan dinastion kiel regantoj de Norda Hindio dum la reĝado de la relative senefika dua mogola imperiestro Humajun. Armeo de Ŝer Ŝah venkis la mogolan armeon en bataloj de la 26-a de junio 1539 kaj de la 17-a de majo 1540.

La suria dinastio tenis kontrolon de preskaŭ ĉiuj teritorioj de la Mogola Imperio, de nuntempa orienta Afganio en la okcidento ĝis Bengalio en la nuntempa Bangladeŝo en la oriento .

Dum la preskaŭ 17 jaroj de regado de la suria dinastio, ĝis la reveno de la mogoloj al la trono, la loĝantoj de la areo spertis fortan ekonomian disvolviĝon kaj administrajn reformojn.