Teremino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzempla sonado de teremino

La komenco de la ĥoralo “Bone al mi, ke mi Jesuon havas” fare de Baĥo. Tereminon ludas Fabio Pesce.

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
Teremino

Teremino (termenvokso) estas frua elektronika muzikilo, inventita de la rusa fizikisto, inĝeniero kaj violonĉelisto Lev Termen en 1919 kaj nomata laŭ li. Ĝi estas la unua muzikilo, kiun oni ludas sen ĝin tuŝi. La ludanto movas siajn manojn apud du antenoj, kaj tiel regas la forton kaj la frekvencon de elektrosignalo. Poste la elektrosignalo sendiĝas al la laŭtparolilo. Teremino produktas sonon tre strangan kaj, do, estas tre utila en kino kaj televido. Teremino estis la unua aparato, kiu produktis elektrajn sonojn kaj estas rigardata kiel antaŭulo de la pli postaj sintezilodrumomaŝino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Termenvokso origine estis kreita pro studo subtenita de rusia registaro pri proksimec-sentilo. Lev Sergeeviĉ Termen' inventis ĝin en oktobro 1920, tuj post la Rusia enlanda milito. Li prezentis la novan muzikilon antaŭ Vladimir Lenin, kiu tiam tiel imponiĝis ke li eklernis ludi ĝin. Lenin ordonis distribui 600 aparatojn tra Sovetunio kaj instigis Termen prezentvojaĝi tra la mondo por montri kiel la tiama Sovetunio zorgis pri teĥnologio kaj arto. Dum la vojaĝo Termen atingis Usonon, kie li patentis la aparaton (US1661058). Sekve, li rajtigis al RCA produkti la aparaton.

Ludmaniero[redakti | redakti fonton]

Ludado de teremino

Teremino unikas ke ties ludado ne bezonas tuŝadon. Ludanto staras apud la aparato kaj metas siajn manojn je diversaj proksimecoj al du antenoj de la aparato. Proksimeco al unu anteno regas frekvencon (tonalton), kaj la alia amplitudon (laŭton). Plej ofte, la dekstra mano regas tonon kaj la maldekstra laŭton, sed iuj ludantoj malligas la aranĝon. Estas teremino malmultekosta kun butono por regi laŭtecon, do kun nur unu anteno.

La ludado teremina estas facile lernebla sed malfacile mastrebla. La malfacilo tereminludi estas ke, kiel violono, teremino produktas sonojn kun ĉiu laŭteco, inkluzive tiujn inter kutimaj tonoj. Plie, malsame al aliaj muzikiloj, teremino ne donas fizikan retrokuplon (krom sono), ekzemple streĉon je kordoj. Tiel, ludanto povas nur scii la sonon post ĝia sonado, tiam, kiam ĝia laŭteco ne estas 0. (Almenaŭ tamen unu speco de teremino havas funkcion antaŭsendi sonon per aŭdilo al ludanto).

Teremino kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pianisto Giorgio Di Nucci kiu dum la Internacia Junulara Festivalo de TEJO en 2016 akompanis la aŭskultantojn en muzika promenado tra la jarcentoj, lernis 4 lingvojn. Al la demando de Heroldo de Esperanto al kiuj instrumentoj li komparus la lingvojn kiujn li lernis, li respondis: "Se oni komparas la lingvojn al muzikiloj, la itala en mia orelo memorigas fortepianon, la latinan mi komparus al violono, instrumento kiun oni povas tute ŝati aŭ tute malŝati. La bona, brita angla sonoras ankaŭ antikve, kvazaŭ klavicembalo aŭ orgeno. Esperanto vekas komparon kun teremino, elektronika muzikilo inventita de violonĉelisto Lev Termen, ludebla sen fizika kontakto kun la muzikilo mem"[1].

Teremino kaj filmo[redakti | redakti fonton]

En la 50aj jaroj teremino estis ofte uzata en sciencfikciaj filmoj. Ankaŭ en la temomelodio de la originala serio de "Star Trek" - inter alia kun kapitano Kirk kaj Mister Spock - la teremino estis klare aŭdebla.

Ludantoj de teremino[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pianisto Giorgio Di Nucci ludos en JARTE, HeKo 629 8-B, 6 jan 17, alirita la 15-an januaro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]